月別アーカイブ: 7月 2011

Ĉina klasiko: Imperiestro Taishô en julio 1913

Imperiestro Taishô versis, kiam li iris ripozi al la vilao Hayama-Goyoutei en julio 1913, ĝojis jakto-veturadon tra Golfo Sagami.

万頃瀟々潮方生。
乗艇臨風最怡情。
呼吸海気鎖炎暑。
波浪打舷時有声。
諸人相看笑相語。
転覚意気自縦横。

Ĵus kreskis tajdo sur la maro vasta kaj funda.
Ni velis fronte al vento, sentis plej ĝojaj,
spiris maran aeron, forigis ardan varmegon.
La ondoj batis la pavezojn, ni jubilis ofte.
Ĉiuj ridis kun okuloj kaj buŝo reciproke.
Subite mi fondis viglecon, mem direktis la rudrostangon.

Adiaŭ, la analoga elsendo!

Hodiaŭ tagmeze finiĝis la analoga elsendo de televido en Japanujo krom 3 gubernioj por transiri al tute cifera elsendado.
Oni prokrastis la transiron pri 3 gubernioj Iwate, Miyagi, Fukushima, kiuj suferis perdojn grave pro la tertremo.  Baldaŭ noktomeze analoga TV-elsendo en Japanujo kurtenis la historion de ĉirkaŭ 60 jaroj.

Venis la fino de pluva sezono

La japana subministrejo pri metrologio JMA raportis, ke finiĝis pluva sezono ĉe la regionoj Chûgoku, Shikoku, Tôkai kaj Kinki.

Jam regas arda varmego kaj humida aero.