月別アーカイブ: 8月 2009

La Scrophulariaceae Torenia-genro

Ree floras la Scrophulariaceae-planto Torenia-genro, unufoje detranĉite la branĉojn tro longajn.

Iome for la ruino

Iome for la A-Bomb Dome, sidas ŝtona monumento antaŭ iu kuracejo laŭ la flanka strato en strata bruo. 

Ĝi indikas la punkton, super kie ĉ. 580 metrojn alta ekzistas la eksplodocentro de la atomobombo “Hypocenter”. 

La unua atomobombo estis uzita super ĉi tie en la historio de homaro je 08:15 en la 6a aŭgusto 1945. 

Najbare de la ruino

Najbare de la A-Bomb Dome, staras kvin-tavola ŝtona cenotafo por mobilizitaj studentoj en laboraj servoj.  Ili penis por subteni tiaman militan reĝimon, sed multaj mortis momente sub la atomobombado.

Vizite la ruinon en Urbo Hiroshima

Staras la atomobombita kupolo-domego “A-Bomb Dome” sub la blua ĉielo. 

La ruino sola komunikas al ni tiaman aspekton tuj post la bombado en Hiroshima. 

Ruiniĝos Suntory Museum Tempôzan

Malaperos pro malviglo en la fino de 2010 la grava kultura instituto en Regiono Kansai de civila entrepreno Suntory Museum Tempôzan ( Urbo Ôsaka ). 

Ĝia domego estis desegnita de Andô Tadao, kaj ĝi havas famajn kolektojn el ĉ. 15 000 afiŝoj pentritaj de Henri de Toulouse-Lautrec kaj Alphonse Maria Mucha. 

Unberto Eco: La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea

完全言語の探究

著者:ウンベルト‐エーコ
訳者:上村忠男・廣石正和
発行:平凡社
初版:1995年1月30日

Zlatko Tišljar: “Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj”

Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj
著者:Zlatko Tišljar
発行:Inter-kulturo, Maribor kaj Libro TIM, Zagreb
初版:1997年1月

Enkonduke 

En la jaro de 35-jariĝo de mia esperantistiĝo mi decidis kunmeti en unu libro diversajn artikolojn kaj sciencajn verkojn rilatajn al la fenomeno de Esperanto, kiujn mi verkis diversokaze dum tri jardekoj.  Mi decidis dividi la materialon je 3 grupoj, el kiuj ĉiuj certamaniere povas esti utilaj por Esperanto kaj ties historio.  La ĉefa grupo rilatas al diversaj miaj artikoloj pri sociologiaj aspektoj de Esperanto-komunumo, en kiu mi aktive vivis kaj ĝin kunkonstruis.  Oni povas en tiuj artikoloj vidi ankau mian pensevoluon, kiu definitive maturiĝis en kelkaj lastaj jaroj dramece influintaj al mia persona vivo pro la milito en eksa Jugoslavio. 

Mi skribis 4 pli ampleksajn sciencajn verkojn rilatantaj al Esperanto kaj el ili mi elektis 3 por ĉi tiu libro.  Mi kredas, ke ĉiu el ili povas esti utila al multaj esperantistoj kaj E-institucioj.  En la tria grupo troviĝas 4 artikoloj rilatantaj al du miaj ĉefaj E-agadoj: instru-metodologia en la kampo de evoluigo de la Zagreba Metodo instrui Esperanton kaj en eduka kampo de denaskaj esperantistoj.  Mi esperas, ke mi ricevos multajn reagojn de la legantoj, ĉar mi konscias, ke pluraj miaj pensoj estas tre polemikprovokaj. 

          Januaro 1997 

Cite de “Frekvencmorfemaro de Parolata Esperanto ( 1982 )”:
Pri vorto-ofteco kaj instruado-metodo… 

( Mi trovis la rilatan artikolon en alia fonto:

En itala lingvo, unuaj 1000 vortoj kovras 85% de la korpuso, unuaj 2000 vortoj kovras pli ol 90%. 

En la japana, unuaj 2000 vortoj kovras ĉirkaŭ 70% de korpuso.  )

  Morfemoj:
a) unuaj 15 morfemoj konsitigas 42.25% de la korpuso.
b) unuaj 100 morfemoj konsitigas 77.90% de la korpuso.
c) unuaj 117 morfemoj konsitigas 80.00% de la korpuso.
d) unuaj 172 morfemoj konsitigas 85.00% de la korpuso.
e) unuaj 265 morfemoj konsitigas 90.00% de la korpuso.
f) unuaj 467 morfemoj konsitigas 95.00% de la korpuso.
  —  —  —
g) unuaj 520 morfemoj konsitigas 95.80% de la korpuso.
h) unuaj 786 morfemoj konsitigas 98.20% de la korpuso.
i) 1343 morfemoj konsitigas 100.00% de la korpuso. 
 
Postaj morfemoj ( konsistigantaj la lastajn 5% de la korpuso ) estas ĉiam pli diferencaj kaj pri ili ĉi tiu listo ne estas kompetenta.  Tiu parto estas forte dependa de cirkonstancoj kaj parolsituacioj.  Tio signifas, ke iu alia estonta esploro devus je la nivelo de 95% ricevi tre similajn rezultojn, dum la lastaj 5% devus tre diferenciĝi. 
 
  Vortoj:
a) unuaj 15 vortoj konsitigas 30.61% de la korpuso.
b) unuaj 223 vortoj konsitigas 70.00% de la korpuso.
c) unuaj 319 vortoj konsitigas 74.94% de la korpuso.
d) unuaj 563 vortoj konsitigas 80.29% de la korpuso.
e) unuaj 972 vortoj konsitigas 85.94% de la korpuso.
f) unuaj 1643 vortoj konsitigas 91.40% de la korpuso.
g) 3708 vortoj konsitigas 100.00% de la korpuso. 
 
( Hindeŭropaj lingvoj bezonas ĉirkaŭ 2000 vortojn por kovri 80% de korpuso.
 
  Konkludoj:
Komparo inter frekvencvortaroj de naciaj lingvoj kaj tiu ĉi montras, ke 80% de la nacilingvaj korpusoj de hindeŭropaj lingvoj kovras ĉirkaŭ 2000 vortoj kaj en Esperanto nur 563.  Sekve jam tio montras, ke oni devas lerni 4-oble malpli da vortoj por la sama efiko ( efektive sufiĉe pli ol kvaroble, ĉar tiuj 563 vortoj konsistas el multe malpli da morfemoj, kiujn oni efektive devas lerni ) ol ĉe naciaj lingvoj. 
 
Tiuj rezultoj sugestas al ni la neceson klopodi ŝanĝi nian aktivadon en jena senco: 

1. Ĉar por baza lingvokono ( 95% de la korpuso ) sufiĉas lerni nur 467 morfemojn ( do proksime 500 ), necesas tion konsideri, kiam oni ellaboras bazajn lernolibrojn.  Unue instrui nur tiujn morfemojn kaj ebligi pli rapidan akiron de la baza parolkapablo surbaze de tiu morfemmaterialo. 
 
2. En instrusistemoj kaj lernolibroj necesas eviti kompletajn vortsistemojn.  Ekz. se oni instruas pri homo, oni kutime en la sama leciono instruas dudekon da vortoj pri ĉiuj korpopartoj.  La frekvencvortaro montras, ke sufiĉas nur tri ( kapo, mano, piedo ).  Mebloj ne ekzistas, nomoj de tagoj, bestoj, kolornomoj, dompartoj ktp. simple mankas, ĉar en la ĉiutaga babilado oni ne uzas tiujn vortojn.  Tiel oni senŝarĝigas la cerbon en la komenca fazo je pli ol 100 morfemoj. 
 
3. Insisti pri uzado de kunmetitaj vortoj, kiujn oni nesufiĉe uzas – sed aparte pri tiuj, kiuj estas necesaj.  Stimuli tiun uzon per legado de libroj el serio “Facila Esperanto”, aŭ de facilaj tekstoj en Kontakto, kie la tekstoj estas adaptitaj al tiuj 500 morfemoj. 
 
4. En la unuagradaj libroj ne necesas instrui pri malofte uzataj afiksoj kaj pri participoj ( konsideru, ke el ĉiuj uzataj vortoj nur 1% estas participaj, kaj posta esploro montris, ke duono el ili estas nur tri vortoj: “Esperant(ist)o”, “sekvonta” kaj “pasinta”, kiujn eblas instrui simple kiel vortojn sen klarigi, ke ili estas kunmetaĵo ). 
 
5. Nur en la dua grado de lernado ( daŭrigaj kursoj, post kiam oni akiris jam la parolfluon ) oni instruu pliajn 400-500 morfemojn ( 99% de la parolata lingvo ) kaj fininstruu la gramatikon ( pli maloftajn afiksojn kaj la participan sistemon ). 

Marina Yaguello: “Les fous du langage – Des langues imaginaires et de leurs inventeurs”

言語の夢想者 – 17世紀普遍言語から現代SFまで

著者:マリナ‐ヤグェーロ

訳者:谷川 多佳子+江口 修
発行:工作舎
初版:1990年10月16日

James Knowlson: “Universal Language Schemes in England and France 1600-1800”

英仏普遍言語計画 – デカルト、ライプニッツにはじまる

著者:ジェイムズ‐ノウルソン
訳者:浜口 稔
発行:工作舎
初版:1993年4月20日