Pasis unu jaro

Pasis unu jaro, de kiam okazis la granda tertremo Sismo Orienta-Japanujo.
Oni raportis oficiale ĝisnune: mortis 15 854, malaperas 3 155, kaj ankoraŭ rifuĝas 343 935.
La intensaj tremoj kaj Tsunami-maskaretoj kaŭzis gravan incidenton.  La nuklea centralo TEPCO Fukushima Daiichi difektis la reaktoron, elfluis 770 Peta-Bq da radioaktivaj partikloj.  En eĉ la nuna tempo, tralikiĝas po-hore 10 Mega-Bq da tiuj el la centralo.
La suferantoj ankoraŭ restas en severa situacio.

コメント・トラックバックは受け付けていません。