月別アーカイブ: 1月 2010

Vizite la sanktejon “Konpirasan”

Mi vizitis Sanktejon Kotohira “Konpirasan” en Urbeto Kotohira, Nakatado-Gun, Gubernio Kagawa. 

Tie 1 368 ŝtupoj da ŝtona ŝtuparo kondukis multajn vizitantojn al la tradiciaj haloj.  

15-foja venas la tago de la tertremo

Venas la 15-foja tago de la grava tertremo Sismo Hanshin-Awaji en la 17a januaro 1995 je 05:46. 

Homoj mortis 6 434, vunditaj 43 792.  Domoj detruitaj 274 181, forbrulis ĉ. 7 500. 

La postvivantojn ankoraŭ doloras ne atendebla loĝejo-cirkonstanco kaj neatendita depresio. 

渡辺 克義: まずはこれだけ エスペラント語

まずはこれだけ エスペラント語

著者:渡辺 克義

発行:国際語学社

初版:2009年11月24日

 

はじめに

 エスペラント語はL.ザメンホフが1887年に発表した「計画言語」です。

 

 120余年の使用の歴史はけっして長いとはいえませんが、エスぺランティスト(エスペラント語使用者)同士の交流は盛んで、「利用の仕方」しだいでは大変有効なツールになる言語です。

 この「利用の仕方」という点が大事です。せっかく学んだ言語を教科書のなかだけの言葉にしておくのは実にもったいないことです。エスペラント語の活用法は無限大です。実用的な言語となるか否かは学習者の姿勢しだいです。積極的に利用しましょう!

 

 エスペラント語は発音も文法も容易です。

 

 例外的事項が皆無に近いので、文法を覚えれば、それが血となり肉となり、すぐに効力を発揮します。語彙も英語、その他のヨーロッパ諸語の学習者には馴染みのものが大半です。

 

 「ますはこれだけ」シリーズは文法のさわりを扱うものですが、エスペラント語に関していえば、本書だけで十分な実力が身につきます。

 

 ここが他の言語の場合と大きく異なる点です。

 

 現在のエスペラント語の普及状況では、本書の「実用編」で扱っている会話表現にヴァーチャル・リアリティ的側面があることは否定しえませんが、それでも学習した内容はエスペラント文学(他の言語の場合と同じように創作文学があります)を鑑賞するときにすぐに役立つことを無条件で保証します。

 

 一般には「エスペラント語」の名で知られている言語ですが、エスぺランティストは単に「エスペラント」と呼んでいます。

 

 その理由はさまざまですが、国家との関連を感じさせないということで、「語」を省いた「エスペラント」という表現が好まれているようです。この点にもエスぺランティストのコスモポリタニズム(世界主義)があらわれているといえるでしょう。

 ともあれ、本書を手にされた皆さんのエスペラント語の学習が実り多いものとなりますように!

 

エスペラント語の世界にようこそ!

 

2009年11月 著者

W. Manders: Interlingvistiko kaj Esperantologio

Interlingvistiko kaj Esperantologio

著者:W. Manders

発行Purmerend ( Nederlando )

初版1950

 

ENKONDUKO. 

  Foje mi diskutis kun kelkaj esperantistoj pri la rolo kiun la fama lingvisto Otto Jespersen ludis en la historio de la planlingvoj.  Aludante la Ido-skismon unu el ni faris la rimarkon ke sen la interveno de la lingvistoj nia movado verŝajne nun starus pli proksime al la venko.  „Esperanto”, tiel li diris, „fariĝis vivanta lingvo kaj evoluas tute kiel la vivantaj naciaj lingvoj.  La lingvoscienculoj ne volas agnoski tiun fakton.  Ili emas teoriumi, kondamnas ĉion kio al ili persone ne plaĉas, ridindigas kion la sperto jam longe pruvis taŭga, unuvorte, ili povas nur fuŝi kion homoj malpli sciencaj sed pli praktikaj sukcesis atingi en la daŭro de ses jardekoj.  Ju malpli la lingvistoj sin okupos pri Esperanto, des pli prosperos nia lingvo kaj movado.” 

  Kvankam tiu drasta eldiro certe ne spegulas la ĝeneralan opinion, mi tamen ofte spertis ke multaj inklinas al skeptikismo, tuj kiam temas pri Esperanto kaj lingvistiko.  Ĉu prave?  Antaŭ ol respondi al tiu demando ni konsideru kiaj rilatoj inter ambaŭ ekzistas. 

  La lingvistiko sin okupas pri la fenomeno de la homa parolkapablo en plej vasta senco.  Ĉiu parola aŭ skriba lingvosistemo per kiu homoj interkompreniĝas estas objekto de ĝia esploro.  Tial ĝi interesiĝas pri lingvoj mortintaj same kiel pri la vivantaj lingvoj, ĝi okupiĝas ne nur pri la lingvo de plenkreskuloj, sed ankaŭ pri la vortoj kaj frazoj de dujaraj etuloj, kaj ĝi ekzamenas ne nur kiel la indiĝenoj uzas sian idiomon, sed ankaŭ kiel fremduloj manipulas tiun saman lingvon.  Ĉar Esperanto estas sistemo celanta interkompreniĝon inter diverslingvanoj, kaj ĉar efektive ĝi sufiĉe grandskale aplikiĝas kiel komunikilo ne nur inter diversnacianoj sed ankaŭ inter homoj samlingvaj, la lingvistiko nepre devas okupiĝi pri ĝi.  Estas vere ke ĝis nun la lingvistoj ne tre interesiĝis pri Esperanto, sed oni pripensu ke la lingvistiko havas laborkampon treege vastan. 

  Du branĉoj de la lingvistiko rekte koncernas Esperanton: 

  a) La interlingvistiko estas tiu branĉo, kiu celas trovi la plej kontentigan solvon de la planlingva problemo.  Kiel ni poste vidos, multaj profesiaj lingvistoj nuntempe partoprenas la interlingvistikan laboron.  Neniu scienco povas ignori la rezultojn de antaŭuloj.  Esperanto estas ne nur planlingva projekto, sed ankaŭ la sola planlingvo kiu dum longa tempo trovis sufiĉe ampleksan aplikon.  La interlingvistiko do ne rajtas preteratenti Esperanton.  Ĉiu interlingvisto estas libera serĉi alian solvon, sed science li agas nur tiam, se li bazas sin ne sole sur teoriaj konsideroj, sed ankaŭ utiligas la praktikajn spertojn akiritajn per Esperanto. 

  b) La esperantologio estas tiu lingvistika branĉo, kies speciala studobjekto estas Esperanto.  Kontraste kun la interlingvistiko, kiu havas krean celon, ĝi estas scienco konstata kaj priskriba.  Ĝi ne dekretas kaj ne celas reformojn kaj plibonigojn, sed ĝi akceptas Esperanton tia, kia ĝi estas.  Parte la esperantologio moviĝas – aŭ devus moviĝi – sur interlingvistika tereno: ĝia studobjekto ja estas planlingvo, kaj la scienco kiu volas okupi sin pri iu speciala planlingvo, nepre devas antaŭe profundiĝi en la ĝeneralajn principojn de la planlingva problemo.  Egale ĉu oni kun la interlingvistoj volas konstrui ian perfektan planlingvon aŭ kun esperantologoj volas determini la bonajn kaj malbonajn kvalitojn de Esperanto, en ambaŭ kazoj oni bezonas ian idealan normon.  Ambaŭ sciencoj do havas komunan elirpunkton, ĉar ambaŭ devus unue esplori sur kiuj principoj devus baziĝi la ideala planlingvo.  Sed la esperantologo ne sole interesiĝas pri la grado de perfekteco de Esperanto: li observas la lingvoformojn kiuj fluas el la buŝo kaj plumo de la esperantistoj, kaj atente li sekvas la evoluon kaj la tendencojn kiuj en ĝi manifestiĝas. 

  Sekvas la demando ĉu la lingvistiko povas esti danĝera por nia movado.  Ĉar la interlingvistiko kaj la esperantologio tre diferencas laŭ celo kaj metodoj, ni devas rigardi ambaŭ aparte. 

  a) La interlingvistoj laboras kaj batalas same kiel ni por la ĝenerala enkonduko de planlingvo, kaj principe ili do estas niaj samideanoj.  Sed praktike ili ne harmonie kunlaboras kun ni, ili eĉ ne amike rivalas, sed rekte, kaj ofte eĉ akre, kontraŭas nin, kaj tiu konduto estas tute natura.  La lingvistiko dankas sian ekziston al la konvinko de ĝiaj adeptoj, ke Esperanto estas tro neperfekta, kaj ke tial la mondo neniam akceptos ĝin.  La interlingvistoj do agas konsekvence batalante laŭ sia povo kontraŭ la zamenhofa lingvo, kaj kondiĉe ke ili uzu lojalajn armilojn, ilia sinteno ne estas pli kondamninda ol la batalo de la unuaj esperantistoj kontraŭ Volapük ( kies disvastiĝo atingis sian kulminon ĝuste en 1887-1889! ).  Krome la interlingvistoj laŭsperte scias, ke Esperanto estas tiel potenca konkuranto de iliaj propraj „perfektigitaj” projektoj, ke por la granda publiko „Esperanto” kaj „planlingvo” fariĝis sinonimoj, dum ĉiuj aliaj sistemoj restis nerimarkitaj.  Tial la propagando de la interlingvistoj nepre devas havi karakteron ofensivan: se ili ne sukcesos miskreditigi Esperanton, ilia laboro ja restos vana. 

  Ke la interlingvistika agado povas esti danĝera por Esperanto, tion pruvas la Ido-skismo.  Sed demandante ĉu la interlingvistiko minacas la rapidan venkon de Esperanto, ni faras gravan eraron.  Principe ni batalas ne por Esperanto, sed por la planlingva ideo ĝenerale, kaj ni samopinias kiel Zamenhof, kiu plurfoje certigis ke li ĉesos labori por Esperanto, kaj senkondiĉe lernos kiun ajn konkurantan planlingvon, se montriĝos ke tiu havas pli da ŝanco ol Esperanto fariĝi universala.  Anstataŭ ŝovinisme malkvietiĝi pri Esperanto, ni demandu ĉu la interlingvistiko povas endanĝerigi la efektiviĝon de la planlingva ideo.  Al tiu demando la respondo estas tre malfacila, almenaŭ se ni volas eviti ĉiun anticipadon kaj ĉiun antaŭjuĝon, kaj serioze kaj objektive serĉas la veron.  Ke malkonkordo inter la agantoj por la planlingva ideo ne estas avantaĝo, pri tio ne povas esti dubo.  Sed ĉu el tio ni povas simple konkludi ke la interlingvistoj per sia kontraŭesperanta propagando kompromitas la celadon al universala planlingvo?  Evidente ne!  La interlingvistoj ja asertas ke Esperanto estas tiel neperfekta, ke la mondo neniam akceptos ĝin.  Se tiu aserto estas prava, tiam ne ili, sed ni endanĝerigas la efektiviĝon de la komuna celo.  Necesas do ke ni atente kaj objektive ekzamenu la kritikojn de niaj kontraŭuloj.  Estas nekontestebla fakto ke la Esperanto-movado en la lastaj dudek jaroj ne faris rimarkindajn progresojn.  Niajn kontraŭuloj laŭte proklamas ke la stagnon kaŭzas precipe la mankoj de nia lingvo kaj ke Esperanto estas la sola baro kiu malhelpas la venkon de projekto pli perfekta.  La Esperanto- gazetaro ne kutimas dediĉi multan spacon al la laboroj kaj pretendoj de la interlingvistoj.  El propaganda vidpunkto tiu sinteno eble ŝajnas oportuna, sed anstataŭ tute prisilenti aŭ moke bagatelumi la kontraŭulojn estus pli utile science esplori, kiu partio pravas.  Se tiam montriĝos ke Esperanto estas la sola aŭ la plej sekura vojo al la celo, nia esploro havigis al ni valorajn argumentojn en la batalo kontraŭ la propagando, nuna kaj estonta, de la interlingvistoj; male se post objektiva ekzameno ni devus konfesi ke ni efektive eraris, kaj ke pravas la aliaj, tiam estus pli bone kapitulaci antaŭ la vero ol blinde batali por lingvo fiaskonta. 

  Ĉi tiu senpretenda libro tute ne arogas al si la meriton doni klaran kaj definitivan respondon al la fundamentaj problemoj de nia movado.  Tamen mi esperas ke la sekvantaj ĉapitroj enhavas almenaŭ kelkajn pripensindajn ideojn pri grava demando, ĉu la interlingvistoj aŭ la esperantistoj obstrukcas la vojon kiu kondukas al la dezirata celo. 

  b) La esperantologio povas alporti nur profiton, egale ĉu la esperantologo okupas sin pri la ĝeneralaj principoj aŭ pli speciale atentas la evoluon de nia lingvo.  Ekzakta esploro de la duobla demando, kiujn kvalitojn la teorie plej bona planlingvo devas posedi, kaj ĝis kiu grado Esperanto respondas al tiuj idealaj normoj, nepre estas utila kaj dezirinda, eĉ se la finrezulto ne konformus kun la ĝisnunaj konceptoj.  Por ke tia esploro konduku al fidindaj rezultatoj, necesas ke oni ne neglektu la praktikon.  Tro multe la interlingvistoj ĝis nun teoriumis.  La esperantologio havas la gravan taskon provi la valoron de iliaj teorioj per la faktoj kiuj manifestiĝas en la kresko kaj evoluo de nia lingvo. 

  La esperantologio estas ankoraŭ tute sensignifa branĉo de la lingvistiko.  En niaj vicoj troviĝas nur malmultaj profesiaj lingvistoj, kaj, se mi ne eraras, neniu el ili prenis Esperanton kiel ekskluzivan aŭ ĉefan terenon de sia scienca laboro.  Sendube ankaŭ neprofesiuloj povas liveri valorajn esperantologiajn kontribuojn – kaj efektive multaj faris tion, kvankam pli multnombraj estas tiuj, kies publikaĵoj portas la stampon de diletantismo – sed iliaj publikaĵoj ja ne aperis ne lingvistikaj fakrevuoj, kaj do ne povis altiri al si la atenton de kompetentaj lingvistoj.  Esperantologio fariĝos „oficiala” fako de la lingvistiko nur tiam, kiam profesiaj lingvistoj komencos interesiĝi pri ĝi.  Kaj tio okazos nur, se la koncernaj publikaĵoj fariĝos facile alireblaj.  Por scienculo staranta ekster nia movado estas tute neeble informiĝi pri la nuna stato de la esperantologio.  Eĉ esperantisto ja ne povas havigi al si la multnombrajn esperantologiajn artikolojn dissemitajn en novaj kaj malnovaj gazetoj kaj revuoj.  La ĉefa kondiĉo por la evoluo de ĉiu scienco estas la eblo konatiĝi kun literaturo jam ekzistanta.  Al la esperantologo tiu eblo ankoraŭ mankas, precipe ĉar la bibliografia kaj biblioteka servoj estas tre malbone organizitaj. 

  Mi devas ankoraŭ aldoni, ke la termino „interlingvistiko” ofte uziĝas en senco pli vasta: multaj ĝin aplikas por indiki ĉiun formon de lingvistika okupiĝo pri la planlingvo.  Laŭ tiu koncepto la esperantologio estas fako de la interlingvistiko.  Efektive estus tre utile, se ekzistus lingvistika termino kiu ampleksus la tutan terenon de la planlingva scienco.  La esprimo „interlingvistiko” en si mem tre taŭgas kiel ĝenerala termino, ĉar ĝi enhavas nenion, kio propre sugestas la ideon pri kreado de nova lingvo, sed etimologie pensigas sole pri scienco koncernata la „interlingvojn”.  Tamen mi decidis lasi al la termino ĝian originalan signifon   kaj trakti interlingvistikon kaj esperantologion kiel du diversajn ( sed parencajn ) branĉojn de la lingvoscienco.  Ĉiu scienco bezonas terminojn kun ekzakta signifo.  Kiu ne respektas la fiksitan difinon de la ekzistanta terminaro, tiu riskas kaŭzi miskomprenon kaj necertecon. 

  En la unua parto de ĉi tiu libro mi tuŝos kelkajn interlingvistikajn problemojn, kiuj ŝajnas al mi sufiĉe gravaj ankaŭ por esperantistoj.  La dua parto enhavas kelkajn ĉapitrojn pri esperantologiaj temoj. 

  Mi klopodis observi maksimuman objektivecon.  Precipe verkante la unuan parton mi laŭeble evitis konsideri la faktojn tra esperantista vitro.  Al ŝovinismaj samideanoj tio eble ne plaĉos, sed ne por ili mi verkis.  Mia libro estas destinita por tiuj esperantistoj, kiuj havas emon pli profunde penetri en la teoriajn principojn ne nur de la esperantismo, sed de la planlingva movado ĝenerale, kaj kiuj krome estas sufiĉe larĝmensaj por ne indigne skandaliĝi, kiam la enhavo ne kongruas kun la konataj propagandaj reklamoj.  Ke ankaŭ seriozaj legantoj trovos en la sekvantaj ĉapitroj multon kritikindan, pri tio mi ne dubas, sed mia sola celo estas veki aŭ plivigligi la intereson pri la lingvistika flanko de nia movado, kaj mi povus nur ĝoji, se la efektivaj aŭ supozataj mankoj kaj eraroj de ĉi tiu libro instigus kompetentajn personojn al aktiva laboro sur la sama tereno. 

Feliĉan Novjaron!

Feliĉan Novjaron!

Jen venas la nova jaro kun vintra ventado.