Monthly Archives: 5月 2009

Parte ruiniĝis la digo Moriyama-Teibô en Lago Nakaumi

La guberniestroj kaj koncernatoj festis, ke la konstruado finiĝis fortranĉi parte la digon Moriyama-Teibô en Lago Nakaumi, kiu sin lokas inter Gubernioj Shimane kaj Tottori.

Jam japana registaro ĉesigis en 2002 la projekton sensaligi kaj dreni Lagojn Shinji-ko kaj Nakaumi saletajn por krei novajn agrikulturajn terenojn.  Pro tio, ke la projekto malpurigis lagan akvon kaj degeneris sencela preter la longaj jaroj.  Nuntempe daŭras vane la rearanĝa konstruado en la antaŭan staton.  ( Jam oni formetis la kluzon Nakaura-Suimon. )

Lago Nakaumi delonge haltigis sian fluon, tie fiŝoj preskaŭ formortis pro la projekto, sed ĝi ree akceptas la maran fluon post la nuna rearanĝa konstruado.  La loka popolo atendas la akvon fariĝi pura ree.

La projekto apenaŭ markis sian elirejon post la longaj disputoj kaj konfliktoj tra 400 jaroj, de kiam ankoraŭ vivas Tokugawa Ieyasu la Shôgun unua en Epoko Yedo.

広告

La Asteraceae-plantoj “Zinnia Profusion Cherry”

La Asteraceae-plantoj “Zinnia Profusion Cherry” hibridigitaj per Zinnia elegans kaj Zinnia angustifolia.

Ili gajnis ambaŭ premiojn en 1999: All America Selections kaj Fleuro Selection Gold Medal.

La Asteraceae-plantoj “Zinnia Profusion Orange”

Floras la Asteraceae-plantoj “Zinnia Profusion Orange”.

Tiun ĉi specon bredis Sakata Seeds hibridige ambaŭ-specojn Zinnia elegans kaj Zinnia angustifolia.

La Zinnia Profusion Orange ricevis la premion All America Selections.

Aromas la Asteraceae-plantoj “Chocolate Cosmos”

Iomete aromas kun siaj floroj la kosmosoj “Chocolate Cosmos” Cosmos atrosanguineus.

La Asteraceae-plantoj “Cushion Bush”

Siajn branĉojn plilongigis la Asteraceae-plantoj “Cushion Bush” Calocephalus brownii.

Sinmortigis korea eks-prezidento Roh Moo Hyun

Eks-prezidento de Koreujo Roh Moo Hyun sinmortigis sin ĵetinte de monta krutaĵo.

Li dum lia funkcio pretervidis senkonsidere Nord-Koreion ekspluati nukleajn armilojn, kaj katenis Japanujon pri diplomatio utilige la problemon de Insulo Takeshima.

Inaŭguris 2 sistemoj en la justico

En 21a majo, nova ekfunkciis juĝejo-juĝanto-sistemo, plie prokurora-juĝantaro-sistemo reviziita.  Grave ŝanĝiĝis la justica mondo en Japanujo. 

 

Pri la akcidento de Viadukto Asagiri en Urbo Akashi, Gubernio Hyôgo, 21a julio 2001; la suferantoj kontestis per la loka prokurora-juĝantaro, ke la loka prokurorejo decidis ne akuzi tiamajn ĉefojn de la policanoj gardantaj kun misa antaŭrimedo. 

La prokurora-juĝantaro-sistemo komencis antaŭ pli ol 60 jaroj, tuj post la milito.  Ĝi juĝas, ĉu taŭga estas tio, ke prokurorejo ne akuzis la rilatan suspektaton en la kriminala kazo.  Ĝia membroj estas elektitaj lote kiel juĝantoj el la lokaj civiluloj.  Tra longaj jaroj, prokurorejo sola okupis la povon por akuzi suspektaton ĝis nun, sed de nun, ankaŭ civiluloj povas akuzi tiun ĉe la reviziita leĝo. 

Inaŭguris la ŝipo-rito HôranEnya

Inaŭguris la ŝipo-rito HôranEnya, kiu solenas ĉiu-12-jare en Urbo Matsue, Gubernio Shimane. 

La 117 ŝipoj elpaŝis en la ĉefan scenon: Rivero Ôhashi.  Kabuki-vestitaj junuloj dancis pompe sur la ŝipoj. 

Bronzaj statuoj aperis antaŭ Stacio Matsue

Antaŭ Stacio Matsue sur la fervojo JR, aperis 2 bronzajn statuojn, kiuj rilatas al la karikaturo “Giatrus, The Dawn of Mankind”, kies aŭtoro estas Sonoyama Shunji. 

Li naskiĝis en Urbo Matsue, Gubernio Shimane en 1935, mortis 1993. 

Monto Misen en Insulo Miyajima, Gubernio Hiroshima

Mi celis la supron de Monto Misen en Insulo Miyajima, Gubernio Hiroshima, trairante Kurson Ômoto: de Sanktejo Ômoto tra Monto Misen ĝis Parko Momijidani. 

La areo Insulo Miyajima estis klasifikita kiel Monda Hederaĵo, ankaŭ hodiaŭ abundas multaj turistoj.  Preter bruoj de turistoj en arbaron, subite la kurson regis silenteco kun freŝaj verdoj.  En la supro de Monto Misen, mi ree renkontis bruojn de turistoj, kiuj veturis per kablotramo.