月別アーカイブ: 10月 2010

Aperis Maruzen & Junkudô en Hiroshima

La 9-an de oktobro, inaŭguris la librovendejo Maruzen & Junkudô, kiu havas la plej grandan skalon en Regionoj Chûgoku kaj Shikoku, aperis la 2-a situo en Magazeno Temmaya la branĉo Hatchôbori en Kvartalo Naka-ku, Urbo Hiroshima, Gubernio Hiroshima ( la unua inaŭguris septembre en Magazeno Tôkyû la ĉefa, Kvartalo Shibuya, Tokio ).

Ĝi montris 1 200 000 da librojn en 4 000 kvadrataj metroj da la tereno, fine sin ligis 2 librovendejoj Maruzen kaj Junkudô en la nuna kaduka stato, atakite de Interreto-depresio.

( Alie la librovendejo Junkudô jam sin lokas la branĉon Fukuya-Hiroshima-Ekimae [ Magazeno Fukuya la branĉo Fervoja Stacio Hiroshima ], kiu havas 800 000 librojn en 2 600 kvadrataj metroj da la tereno. )

La salvioj “amethyst sage”

Flore koloriĝas la salvioj “amethyst sage” Salvia leucantha kun iliaj multaj spikoj.

La Scrophulariales-plantoj Streptocarpus saxorum

Siajn tigojn kirlas la Scrophulariales-plantoj Streptocarpus saxorum kun pendantaj floroj en la purpura koloro “lilac” C20 M30 B0 K0.

Streptocarpus saxorum

Nestas la Procionedoj Procyon lotor

Oni timas, ke nestas la “raccoon” Procyonidae-animaloj Procyon lotor en Urbo Masuda, Gubernio Shimane.
En la ruino de Masuda Race Horse Track nuntempe konstruata novan lernejon pri industria teknologio, la laboristoj trovis tiujn dum la konstrua laborado.
La Procionedo-animaloj Procyon lotor estas invadaj alilandaj specioj, ili furiozas en la multaj regionoj de Japanujo.  Ili detruas loĝatajn domojn, formanĝas agrikulturajn varojn, kaj pereigos japanajn speciojn pere de infektajn ĝermojn kaj parazitojn, oni timas, ke ili influos ankaŭ homojn.
Oni deziras ilin tuj formorti en Japanujo.

Nova aperis Global Geopark en SanIn-Kaigan

Global Geoparks Network de UNESCO aprobis aliĝi la maran bordon SanIn-Kaigan kiel membran lokon de Global Geopark, kiu havas geologie valorajn situojn. 

La mara bordo SanIn-Kaigan sidas ĉ. 110 km-ojn longa tra 3 gubernioj Tottori, Hyôgo, kaj Kyôto, ĝi montras al ni la naturon kun belaj pejzaĝoj.

Saluton!

Saluton!
Nun mi transloĝiĝis ĉi tien el Windows Live Space.
Dankon!

WBG