Monthly Archives: 8月 2008

Supren grimpante Monton Azôji

Tiam nebulis sur la monto, post kiam pluvis en la antaŭa tago.
Laŭ la vojo, kuŝis la poaloj Bambusioideae-subfamilio Sasa palmata.F2008_0823_105750a

Markolo Akashi ( 2 )

柿本朝臣人麻呂の羈旅の歌八首(その一首)

天離る夷の長路ゆ恋ひ来れば明石の門より大和島見ゆ (「万葉集」:巻3255

 

Unu el 8 poemoj pri vojaĝo versita de KakinomotoNo Hitomaro 

Post longa vojaĝo tra rustikaj provincoj, sopirante al la metropolo, mi vidas montojn de la lando Yamato transe de Markolo Akashi. 

 

    ( #255 / Vol. 3 / “Manyôshû” ) 

Markolo Akashi ( 1 )

柿本朝臣人麻呂の羈旅の歌八首(その一首)

 

留火の明石大門に入る日にか漕ぎ別れなむ家のあたり見ず (「万葉集」:巻3254

 

 

Unu el 8 poemoj pri vojaĝo versita de KakinomotoNo Hitomaro 

Ĉu mi disiĝos ŝipe sen vidi la landon ĉirkaŭ mia hejmo, remante al la suno sinkanta trans Markolon Akashi kun lampoj brilantaj? 

    ( #254 / Vol. 3 / “Manyôshû” ) 

Pum! Bruojn baras karbo

La konstrua kompanio Izumo-Doken ( en Chiimiya-chô / Urbo Izumo / Gubernio Shimane ) kaj Universitato Shimane sukcesis redukti bruajn sonojn per lignokarbo-sakoj enmetitaj sub la planko kaj sur la plafono de domo.  Izumo-Doken petis patenton en la 31a julio. 

Jam ni konas, ke karbo funkcias en domo por reguligi humidon.  Sed ili trovis la novan rezulton, ke lignokarbo-sakoj reduktas 30%-ojn da bruoj, kiam iuj ŝaltis aŭ faligis pezan aĵon. 

La efekto egalas 3cm-dikecon da betona planko.  Tio realiĝos, ke oni elfaras konstruaĵojn en pli malpezajn pli malmultekostajn. 

Izumo-Doken kaj Universitato Shimane kunlabore esploras pri lignokarbo, kiel ĝi efektas reguligi humidon, varmizoli aeron, preventi atopian dermatiton.  Tamen ili ankoraŭ ne eltrovas, kial karbo povas bari bruojn. 

Haiku-versaĵoj

Jen famaj Haiku-versaĵoj:

咳しても一人  –  尾崎放哉
Kvankam tusi, mi sola.  –  Ozaki Hôsai

後姿の時雨れていくか  –  種田山頭火
Pluvete mienas mia dorso.  –  Taneda Santôka

Oni kutimas
versi Haiku-versaĵon kun 5-7-5 silaboj en japana lingvo.  Sed kelkaj versas Haiku-ojn nomatajn  “liber(form)aj Haiku-oj”, dekline de la fiksitaj silaboj.

Iuj  asertas nin rigardu tiajn poemojn “prozaj poemoj”.