Venas la 7a dato-reveno de la granda tertremo Sismo Orienta-Japanujo.
Ankaŭ nin atakis la ŝtormaj ondoj de Tsunami-maskareto kaj la severa akcidento de nuklea centralo.
Mi povas nenion krom nur preĝi, ke la viktimoj estu trankvilaj en morta mondo.
Feliĉan Novjaron!
Venas la jaro 2015.
Hodiaŭ, Microsoft finis subporti la softvarojn: Windows XP, Microsoft Office 2003, Internet Explorer 6.
Pasis 3 jaroj, de kiam okazis la granda tertremo Sismo Orienta-Japanujo.
Oni oficiale raportis pri la suferantoj:
mortis 15 884
malaperis 2 633
poste mortis rilate de la sismo 2 973
ankoraŭ rifuĝas 267 419
( ĉ. 180 el tiuj rifuĝas en Gubernio Tottori, kaj ĉ. 120 en Shimane ).
Feliĉan Novjaron!
Venas la jaro 2014.
La softvaroj faritaj de Baidu por tajpi japanan lingvon Baidu-IME kaj Simeji sendis tajpitajn literojn same kiel “Key Logger” al la servilo en Baidu, raportis Net Agent la kompanio de komputila sekureco.
Nin minacas spionaj softvaroj.
Insuloj Oki en Gubernio Shimane estis oficiale rekonita kiel la geologie valora loko Oki Islands Global Geopark, kion decidis GGN la aŭtoritata grupo pri Global Geopark-oj.
Baldaŭ, en la 10a de marto, pro ke mankas vizitantoj, la operacion finos la muzeo pri maraj aferoj Ôsaka Maritime Museum en Areo Sakishima, Kvartalo Suminoe, Urbo Ôsaka.
La muzeo fieras sian vitran kupolon, kiu flosas sur maro, kaj al kiu kondukas la submara tunelo. Interne de la kupolo, sidas grandega ŝipo antikva en Epoko Yedo. Ĝia restaŭrado bezonis 1 miliardon da jeno.
Nuntempe aperis grava problemo. Novajn uzantojn varbis la municipo de Urbo Ôsaka, sed vane aliĝis neniu. La ŝipo baris novan utiladon de la futura muzeo-ruino, ĉar neniu povas ĝin forporti alien sen dismeti ĝin pro ĝia grandeco.
Feliĉan Novjaron!
Venas la nova jaro 2013.
La grupo por vigligi agrikulturon Japan Vegetable Sommelier Association donis la premion Grand Prix pri manĝa gusto ĉe la festo Vegetable Sommelier Summit ( VSS ) 2012 al la persimono Diospyros kaki “Saijô-gaki”, kiun kulturis la membroj de Izumo A-COOP en la areo Hirata Urbo Izumo Gubernio Shimane.
En la 12-an majo: Paul Watson, la ĉefo de la detrua kulto-grupo Sea Shepherd, estis arestita en Flughaveno Frankfurt, meze de Germanujo, laŭ la aresto-ordono pro tio ke li kaj liaj kolegoj malhelpis la fiŝadon de ŝarko-kaptaj ŝipoj en Kostariko ( en 2002 ), raportis la germana gazeto Der Spiegel.
Lia grupo malhelpis baleno-kaptajn ŝipojn de Japanujo, kaj vundis la ŝipistojn ( en 2010 ), ankaŭ japana registaro eldonis aresto-ordonon.
Sea Shepherd obstine tenis piratan agadon en la tuta mondo. Estas dezirinde, ke li submetiĝos al grava puno.
Pasis unu jaro, de kiam okazis la granda tertremo Sismo Orienta-Japanujo.
Oni raportis oficiale ĝisnune: mortis 15 854, malaperas 3 155, kaj ankoraŭ rifuĝas 343 935.
La intensaj tremoj kaj Tsunami-maskaretoj kaŭzis gravan incidenton. La nuklea centralo TEPCO Fukushima Daiichi difektis la reaktoron, elfluis 770 Peta-Bq da radioaktivaj partikloj. En eĉ la nuna tempo, tralikiĝas po-hore 10 Mega-Bq da tiuj el la centralo.
La suferantoj ankoraŭ restas en severa situacio.
La novan funkcion aldonis La traduka WWW-ejo Google Translate, ni povas uzi Esperanton por traduki en aliajn.
Google oficiala Blog aldone publikigis, ke baldaŭ debutos ankaŭ la tradukaj aplikaĵoj “Translate App” por Android kaj iOS.
Feliĉan Novjaron!
Venas la nova jaro 2012.
UNESCO decidis registri la ritan dancon “Sada Shin Noh” kiel nepalpeblan kulturan heredaĵon. Tiun oni aktoras tra ĉ. 400 jaroj ĉe Sanktejo Sada en Kashima-chô, Urbo Matsue, Gubernio Shimane.
Mi pasigis la tempon en unu varma tago tuj antaŭ vintro sur Monto Shinnyû en Urbeto Akiôta, Gubernio Hiroshima.
La akvo ĉiam ŝpruce ŝaŭmas kaj sonore plaŭdas.
Regas la grandioza pejzaĝo apud la padoj en Gorĝo Sandankyô, Urbeto Akiôta, Gubernio Hiroshima.
Sur la tero rampis la Scrophulariaceae-plantoj Jamesbrittenia hybrid ‘Sunbrittenia Scarlet’ kun la ĉarmaj floroj en la flavete ruĝa koloro “Scarlet” C0 M80 Y75 K0. ( Bridita de Hakusan Co. Ltd. )
Al ĉielo sin plilongigis la Lamiaceae-plantoj Leonotis leonurus “lion’s-ear” en aŭtuna sezono kvazaŭ lumas ankoraŭ la arda suno.
Shimane-Guberniestro Nizoguchi diris en intervjuo: pri antaŭsupozo en la kazo de grava incidento ĉe Nuklea Centralo Shimane ( Urbo Matsue ), rifuĝi necesas al ĉ. 250 000 loĝantoj, kiuj vivas en radiuso de 20 km tra Gubernioj Shimane kaj Tottori. La 240 000 Shimane-gubernianoj el tiuj, la 100 000 povas utili la guberniajn instituciojn, sed la aliaj 140 000 devas eliri aliajn guberniojn pro la manko de rifuĝejoj.