Monthly Archives: 1月 2009

Novan titolon ricevis “strigo-stativo” por rizo-spikoj

La propra stativo Yozukuhade estis klasifikita kiel la nepalpebla folklora kultura posedaĵo: publikis ACA ( Subministrejo pri Kulturo ).

Yozukuhade estas ligna kvar-pieda stativo por sekigi rizo-spikojn.  Ĝia nomo montras la sencon de “strigo-stativo” devene de la formo.

Ĝin kutimas starigi la lokaj agrikulturistoj en nur sola la areo Nishida, Yunotsu-chô, Urbo Ôda, Gubernio Shimane.

Yozukuhade kvamkam jam ricevis la titolon de la palpebla folklora kultura posedaĵo en la jaro 2005, tamen en tiu ĉi fojo, ĝia fabrika tekniko estis klasifikita kiel la nepalpebla.

 

Ne alprunti la libron al malmoraluloj

La municipo Urbo Sagamihara ( Gubernio Kanagawa ) ĉe la bibliotekoj de tiu ĉi jaro malpermesis alprunti la libron al malmoralaj civitanoj, kiuj ne redonis librojn.  Kiam ili perdas ien la libron, la municipo Urbo Sagamihara postulos ilin kompensu la libron.

Tio celas redukti la antaŭvidotajn kostojn: 1 600 000 ejon da avertaj leteroj, kaj 4 600 000 enojn da damaĝoj pro ne redonoj.

Inaŭguris la ekspozicio America Dreaming

En la muzeo & teatro Grand Toit ( Urbo Masuda, Gubernio Shimane ), inaŭguris la ekspozicio “America Dreaming – Painting, Photography, Japan and Modern Life between the Wars”. 

La ekspozicio ĉefe temas pri bildoj, fotoj, desegnoj dum la jaroj 1920-1930 en Usono, kiu tiam ja spertis ambaŭ la brilantan prosperon kaj la grandan depresion. 

Indikas al ni la konjunkturaj cikloj en Usono, ke okazos grava paniko en tiu ĉi jaro 2009.  Nuntempe funden marŝas la ĉiuj cikloj Kitchin, Juglar, Kuznets, kaj la ondo Kondratieff, kiel ankaŭ la politika ciklo Modelski. 

Pro kurioza sorto, ni akiris la oportunon spekti la tian ekspozicion en la nuna severa depresio. 

Feliĉan Novjaron!

Feliĉan Novjaron!

Jen venas la nova jaro kun neĝado.