Monthly Archives: 9月 2011

Tra la kurso Yanashio-Michi de Iwami-Ginzan

Mi agrable piediris tra la kurso Yanashio-Michi de Iwami-Ginzan.  Tie regas arboj, kiuj kurtenis la ardan sunon, donis al mi mildan klimaton.

広告

Subite venis la filmo “Rurouni Kenshin” al Tottori

En la 7-a septembro: subite aperis la kinematografa trupo de la filmo “Rurouni Kenshin ( Kenshin, Wandering Samurai )” versio Live-action en la eŭropa vilao Jimpûkaku en Gubernio Tottori.

Originale la “Rurouni Kenshin”-on karikaturis Watsuski Nobuhiro, bildigis en 1994 ĝis 1999 sur karikaturo-magazino.  Warner Japan planis prezenti la filmon el Live-action en 2012 somero, sed la detalojn ne publikis.

La vilao Jimpûkaku estas blanka domego kun la stilo franca renesanco, sidas en Higashi-machi, Urbo Tottori, konstruita en 1907, kiel la pensiono, kiam Imperiestro Taishô vojaĝis tra Regiono SanIn.

Multaj spektantoj venis al Jimpûkaku dum la filmado, sed ilin ĝisfunde ekskludis la trupo.  Neniu povis spekti, kion filmis la trupo.

La aŭtentikajn sistemojn ligis Tôkyô kaj Shimane

La gubernia oficejo de Tôkyô kaj Shimane ĉiuj aŭtentikigis propre al la lokajn produktantoj, kiuj faras siajn manĝaĵojn kun sekuraj procezoj kaj alta kvalito.

Sed la gubernioj konkludis interkonsenton por aŭtentikigi la tiajn produktantojn.  La produktantoj jam aŭtentikaj en Shimane povos pli akiri la aŭtentikigan atestilon de ankaŭ Tôkyô per facila procedo laŭ la interkonsento.