Monthly Archives: 2月 2009

Apenaŭ aperis Seven-Eleven en Regiono SanIn

En Urboj Hamada kaj Gôtsu, Gubernio Shimane, inaŭguris la CVS-butikoj Seven-Eleven, kio estas la unua en Ambaŭ-gubernioj SanIn ( Tottori kaj Shimane ).

Seven-Eleven Japan estas la plej grand-skala en CVS-industrio, sed ĝin baris ĝis nun varo-cirkula situacio en Regiono SanIn.

Hodiaŭ apenaŭ sin startigis Seven-Eleven ĉe 4 lokoj en la okcidenta parto de Gubernio Shimane, dume jam antaŭe fore kuris Lawson kaj FamilyMart.

広告

Matsuba Kikunobu: “Arto Traduki Esperanten”

和文エス訳研究
著者:松葉菊延
発行:エスペラント研究社
初版:1971年8月25日

Jen venas la Tago de Insulo Takeshima

Venas la Tago de Insulo Takeshima.

Novan ateston trovis Dokumento-Oficejo pri Insulo Takeshima en la instanco Gubernio Shimane.  Ĝi estas korea dokumento en 1947, kiu montras, ke maltrafas la aserto de la korea registaro.

La premion ricevis karikaturisto Mizuki Shigeru

La komikso “Opération Mort” karikaturita de Mizuki Shigeru ricevis la premion Essentiel Patrimoine ( “esenca heredaĵo” ) en la komikso-festo Festival International de la Bande Dessinée.

Mizuki Shigeru naskiĝis en Urbo Sakaiminato, Gubernio Tottori.

Lin varbis la Dua Mondmilito al Pacifika Fronto.  Li ofte suferis malpravajn perfortojn de oficiroj, kaj perdis sian sinistran manon sub aerobombado.  Li ĉiam vivis tra morta teruro.

Post la milito, li laboris kiel Kamishibai( “paper slideshow” )-pentristo, loĝante en Regiono Hanshin.  Sed Kamishibai ruiniĝis grade kun la tempo.  Senvole li transloĝiĝis al Tokio, kune ŝanĝis la laboron en karikaturiston.  Li estas aktiva karikaturisto la sola en Japanujo kune kun la sperto de milita servo.
Li jam unuafoje ricevis la premion Prix du Meilleur Album 2007 pri la komikso “NonNonBâ”.  Ree li ricevis la premion ĉe la festo.

Ruiniĝis la plezura parko Expoland

La rolon finis la plezura parko Expoland en Urbo Suita, Gubernio Ôsaka.

Expoland inaŭguris en 1972, heredite de la tereno de la Monda Ekspozicio Expo ’70.
En la proksimaj jaroj, ĝi restas finance kriza kaj okazis akcidentoj.  Tio kaŭzis, ke Expoland fermis la pordon tra longaj tagoj por konsideri la plibonigan rimedon.  Sed fine la administrantoj decidis ĉesigi la parkon sen ree malfermi la pordon.

Ekfloris pruno-arboj

Ekfloris la pruno-arboj Prunus mume en la parko Bairin-Kôen apud Sanktejo Misumi ( Misumi-chô, Urbo Hamada, Gubernio Shimane ).

Ni povas ĝui la florojn ĝis la fino de februaro.