Subite venis la filmo “Rurouni Kenshin” al Tottori

En la 7-a septembro: subite aperis la kinematografa trupo de la filmo “Rurouni Kenshin ( Kenshin, Wandering Samurai )” versio Live-action en la eŭropa vilao Jimpûkaku en Gubernio Tottori.

Originale la “Rurouni Kenshin”-on karikaturis Watsuski Nobuhiro, bildigis en 1994 ĝis 1999 sur karikaturo-magazino.  Warner Japan planis prezenti la filmon el Live-action en 2012 somero, sed la detalojn ne publikis.

La vilao Jimpûkaku estas blanka domego kun la stilo franca renesanco, sidas en Higashi-machi, Urbo Tottori, konstruita en 1907, kiel la pensiono, kiam Imperiestro Taishô vojaĝis tra Regiono SanIn.

Multaj spektantoj venis al Jimpûkaku dum la filmado, sed ilin ĝisfunde ekskludis la trupo.  Neniu povis spekti, kion filmis la trupo.

広告

La aŭtentikajn sistemojn ligis Tôkyô kaj Shimane

La gubernia oficejo de Tôkyô kaj Shimane ĉiuj aŭtentikigis propre al la lokajn produktantoj, kiuj faras siajn manĝaĵojn kun sekuraj procezoj kaj alta kvalito.

Sed la gubernioj konkludis interkonsenton por aŭtentikigi la tiajn produktantojn.  La produktantoj jam aŭtentikaj en Shimane povos pli akiri la aŭtentikigan atestilon de ankaŭ Tôkyô per facila procedo laŭ la interkonsento.

Ĉina klasiko: Imperiestro Taishô en julio 1913

Imperiestro Taishô versis, kiam li iris ripozi al la vilao Hayama-Goyoutei en julio 1913, ĝojis jakto-veturadon tra Golfo Sagami.

万頃瀟々潮方生。
乗艇臨風最怡情。
呼吸海気鎖炎暑。
波浪打舷時有声。
諸人相看笑相語。
転覚意気自縦横。

Ĵus kreskis tajdo sur la maro vasta kaj funda.
Ni velis fronte al vento, sentis plej ĝojaj,
spiris maran aeron, forigis ardan varmegon.
La ondoj batis la pavezojn, ni jubilis ofte.
Ĉiuj ridis kun okuloj kaj buŝo reciproke.
Subite mi fondis viglecon, mem direktis la rudrostangon.

Adiaŭ, la analoga elsendo!

Hodiaŭ tagmeze finiĝis la analoga elsendo de televido en Japanujo krom 3 gubernioj por transiri al tute cifera elsendado.
Oni prokrastis la transiron pri 3 gubernioj Iwate, Miyagi, Fukushima, kiuj suferis perdojn grave pro la tertremo.  Baldaŭ noktomeze analoga TV-elsendo en Japanujo kurtenis la historion de ĉirkaŭ 60 jaroj.

Venis la fino de pluva sezono

La japana subministrejo pri metrologio JMA raportis, ke finiĝis pluva sezono ĉe la regionoj Chûgoku, Shikoku, Tôkai kaj Kinki.

Jam regas arda varmego kaj humida aero.

Debutis la teksto-redaktilo Esperantilo

En la reta projekto por komencantoj Facila Vento, debutis la teksto-redaktilo ( text-editor ) Esperantilo por Facila Vento, kies versio estas 0.9921 sur la OS Windows.

Ni povas akiri ĝin en la WWW-ejo Facila Vento, [ Labori kune ]-paĝo.

Microsoft renovigis SkyDrive-on

Microsoft renovigis la servo de datumo-rezervejon SkyDrive, konstruinte novan UI-on laŭ HTML5-normo.  La paĝo de SkyDrive funkcias pli rapide ol la ĝisnuna.

Italujo adiaŭis al atomo-centralo

Italoj referendume decidis tute ĉesigi atomo-centralon.  Ilin influis la nuna akcidento de Atomo-centralo Fukushima Daiichi en Japanujo.

 

Yamagata-rizon plantos Shimane-agrikulturistoj

Mizoguchi Zembei la estro de Gubernio Shimane procedis pri la plantado de la novan rizon ‘Tsuyahime’ breditan en Gubernio Yamagata, responde al la peto de la agrikultura organizo JA-Shimane-Chûôkai.

En la proksimaj jaroj, severaj someroj difektis kvalite kaj kvante la kurantan rizon ‘Koshihikari’ ĉe rizo-kampoj en Shimane.  Oni timas, ke tion kaŭzis la tergloba varmigo pro forcejo-efikaj gasoj.  La agrikulturaj koncernatoj decidis elekti la novan specion por travivi kontraŭ tiajn somerojn.

Debutis IE9 japana versio

Microsoft Japan komencis liveris interrete la softvaron Internet Explorer 9 en japana versio prokrastitan pro la granda tertremo Sismo Orienta-Japanujo.

La Origanum scabrum

Nian koron relasas la koloro de la Lamiaceae-plantoj Origanum scabrum ‘Kent Beauty’. 

F2011_0414

La mondon kovras radioaktivaj substancoj

Iomete da radioaktivajn substancojn trovis la gubernia instituto pri publika sano kaj medio-scienco “HoKanKen” ( Shimane Prefectual Institute of Public Health and Environment Science ) en Nishihamasadachô, Urbo Matsue, Gubernio Shimane.

Oni detektis radioaktivan jodon-131 en la polvoj de la aero kaj duŝitaj pluvoj de la 23-a ĝis 24-a de marto.  Ili aperis disde Atomo-centralo Fukushima #1, ĉirkaŭirinte la Teron, orienten kaj orienten, fine revenis al Japanujo.

La detektiloj indikis la kvantojn de jodo: 0.96 Mega Bq/km2 en pluvoj, 0.00013 Bq/m3 en polvoj.  ( Kiam okazis la Chernobyl-akcidento, tiuj indikis ĉ. 1000 Mega Bq/km2-ojn da jodo; tiam raportis HoKanKen )

Mia noto: ~し兼ねない・~し兼ねる

彼ならばそんな事をし兼ねない
Oni povas facile imagi, ke li povas aŭdaci tiel. 

彼女は絶望の余り自殺し兼ねない有り様でした。
Ŝi estis en tia granda malespero, ke ŝi apenaŭ ne mortigis sin. 

僕には理解し兼ねる
Mi ne povas kompreni;    Tio estas ekster mia kompreno. 

賛成し兼ねる
Mi ne povas aprobi;    Tio estas ne aprobebla. 

引用:宮本正男 編『日本語エスペラント辞典』JEI刊

Okazis Sismo Orienta-Japanujo

Je ĉ. 14:46 okazis la tertremo Sismo Orienta-Japanujo, kiu markis la magnitudon 9.0 la plej gravan ĉe la observado en Japanujo.  Perdojn suferis Regionoj Tôhoku kaj Kantô.
Regionon Tôhoku severe atakis Tsunami-maskaretoj kaŭzitaj de la tertremo.

La 1-an rangon gajnis la lunĉo de Gubernio Shimane

La 1-an rangon gajnis la pakita lunĉo “ShimaneGyû-miso-tama-don ( kuirita rizo surmetita bovaĵon hejtitan Miso-paste kaj duonboligitan ovon, ĉiuj materialoj estis produktita en Gubernio Shimane )” de la lunĉo-kuiristoj Ichimonjiya per tio, ke  la lunĉon elektis balote la vizitantoj plej multaj de la foiro pri pakitaj lunĉoj venditaj en fervoja stacio “Zenkoku Yûmei Ekiben Taikai”, kiu okazis en Magazeno Keiô ( Shinjuku, Tokio ), la 13-an ĝis 19-an de januaro. 

Ĝi aperis en ankaŭ la foiro “Zenkoku Yûmei Ekiben To Umaimon Matsuri”, Magazeno Hanshin Umeda-Honten la ĉefa, Gubernio Ôsaka, la 26-an de januaro ĝis la 1-an februaro. 

Kutime oni povas aĉeti la pakitan lunĉon en Fervoja Stacio Matsue ( JR-West ).

別宮 貞徳:『日本語のリズム 四拍子文化論』

「日本語のリズム 四拍子文化論」
著者:別宮 貞徳
初版:1977年10月20日(発行:講談社現代新書)
          2005年11月10日(発行:ちくま学芸文庫)

F2011_0212

BBC fortranĉos 5 lingvojn

La 26-a de januaro, la brita publika elsendo-stacio BBC decidis fini la 5 lingvojn da elsendo-servoj. 

Nuntempe BBC elsendas la programojn en 32 lingvoj por alilandoj, sed baldaŭ en 27 lingvoj.  Brita registaro reduktis la subvencion por BBC pro financaj malfacilaĵoj, do BBC ĉesigos la servojn de 5 lingvoj.  650 homoj estos maldungitaj.

Feliĉan Novjaron!

Feliĉan Novjaron mi deziras al vi!

La premion akiris la nova speco de la Petunia

La hortikulturan premion Japan Flower Selections “Flower of the Year 2010” akiris la solanaco-planto Petunia × hybrida ‘Madonna-no-hôseki ( gemo de Madonna )’ bredita de la hortikultura korporacio Muraoka Organic en Urbeto Hokuei, Tôhaku-Gun, Gubernio Tottori. 

Oni pritaksis, ke ĝi grande kreskas kun 25 000 florojn kaj fieras la facilecon de ĝia flegado.

Jen aperis librovendejo la plej granda

Jen inaŭguris la librovendejo Maruzen & Junkudô kun la plej granda skalo en Japanujo, staris en la areo Chayamachi, Kvartalo Kita-ku, Gubernio Ôsaka. 

Ĝi havas 6 800 kvadratajn metrojn da la tereno, 2 000 000 da libroj.