Category Archives: ニュースと政治

Post 3 jaroj

Pasis 3 jaroj, de kiam okazis la granda tertremo Sismo Orienta-Japanujo.
Oni oficiale raportis pri la suferantoj:
mortis 15 884
malaperis 2 633
poste mortis rilate de la sismo 2 973
ankoraŭ rifuĝas 267 419
( ĉ. 180 el tiuj rifuĝas en Gubernio Tottori, kaj ĉ. 120 en Shimane ).

Debutis Insuloj Oki

Insuloj Oki en Gubernio Shimane estis oficiale rekonita kiel la geologie valora loko Oki Islands Global Geopark, kion decidis GGN la aŭtoritata grupo pri Global Geopark-oj.

Dolora finiĝo

Baldaŭ, en la 10a de marto, pro ke mankas vizitantoj, la operacion finos la muzeo pri maraj aferoj Ôsaka Maritime Museum en Areo Sakishima, Kvartalo Suminoe, Urbo Ôsaka.
La muzeo fieras sian vitran kupolon, kiu flosas sur maro, kaj al kiu kondukas la submara tunelo.  Interne de la kupolo, sidas grandega ŝipo antikva en Epoko Yedo. Ĝia restaŭrado bezonis 1 miliardon da jeno.
Nuntempe aperis grava problemo. Novajn uzantojn varbis la municipo de Urbo Ôsaka, sed vane aliĝis neniu.  La ŝipo baris novan utiladon de la futura muzeo-ruino, ĉar neniu povas ĝin forporti alien sen dismeti ĝin pro ĝia grandeco.

La premion akiris Saijô-gaki

La grupo por vigligi agrikulturon Japan Vegetable Sommelier Association donis la premion Grand Prix pri manĝa gusto ĉe la festo Vegetable Sommelier Summit ( VSS ) 2012 al la persimono Diospyros kaki “Saijô-gaki”, kiun kulturis la membroj de Izumo A-COOP en la areo Hirata Urbo Izumo Gubernio Shimane.

Ĉelon eniris la ĉefo de SS

En la 12-an majo: Paul Watson, la ĉefo de la detrua kulto-grupo Sea Shepherd, estis arestita en Flughaveno Frankfurt, meze de Germanujo, laŭ la aresto-ordono pro tio ke li kaj liaj kolegoj malhelpis la fiŝadon de ŝarko-kaptaj ŝipoj en Kostariko ( en 2002 ), raportis la germana gazeto Der Spiegel.

Lia grupo malhelpis baleno-kaptajn ŝipojn de Japanujo, kaj vundis la ŝipistojn ( en 2010 ), ankaŭ japana registaro eldonis aresto-ordonon.

Sea Shepherd obstine tenis piratan agadon en la tuta mondo.  Estas dezirinde, ke li submetiĝos al grava puno.

Pasis unu jaro

Pasis unu jaro, de kiam okazis la granda tertremo Sismo Orienta-Japanujo.
Oni raportis oficiale ĝisnune: mortis 15 854, malaperas 3 155, kaj ankoraŭ rifuĝas 343 935.
La intensaj tremoj kaj Tsunami-maskaretoj kaŭzis gravan incidenton.  La nuklea centralo TEPCO Fukushima Daiichi difektis la reaktoron, elfluis 770 Peta-Bq da radioaktivaj partikloj.  En eĉ la nuna tempo, tralikiĝas po-hore 10 Mega-Bq da tiuj el la centralo.
La suferantoj ankoraŭ restas en severa situacio.

UNESCO-titolon akiris la rita danco Sada Shin Noh

UNESCO decidis registri la ritan dancon “Sada Shin Noh” kiel nepalpeblan kulturan heredaĵon.  Tiun oni aktoras tra ĉ. 400 jaroj ĉe Sanktejo Sada en Kashima-chô, Urbo Matsue, Gubernio Shimane.

Ĉe Nuklea Centralo Shimane

Shimane-Guberniestro Nizoguchi diris en intervjuo:  pri antaŭsupozo en la kazo de grava incidento ĉe Nuklea Centralo Shimane ( Urbo Matsue ), rifuĝi necesas al ĉ. 250 000 loĝantoj, kiuj vivas en radiuso de 20 km tra Gubernioj Shimane kaj Tottori.  La 240 000 Shimane-gubernianoj el tiuj, la 100 000 povas utili la guberniajn instituciojn, sed la aliaj 140 000 devas eliri aliajn guberniojn pro la manko de rifuĝejoj.

Subite venis la filmo “Rurouni Kenshin” al Tottori

En la 7-a septembro: subite aperis la kinematografa trupo de la filmo “Rurouni Kenshin ( Kenshin, Wandering Samurai )” versio Live-action en la eŭropa vilao Jimpûkaku en Gubernio Tottori.

Originale la “Rurouni Kenshin”-on karikaturis Watsuski Nobuhiro, bildigis en 1994 ĝis 1999 sur karikaturo-magazino.  Warner Japan planis prezenti la filmon el Live-action en 2012 somero, sed la detalojn ne publikis.

La vilao Jimpûkaku estas blanka domego kun la stilo franca renesanco, sidas en Higashi-machi, Urbo Tottori, konstruita en 1907, kiel la pensiono, kiam Imperiestro Taishô vojaĝis tra Regiono SanIn.

Multaj spektantoj venis al Jimpûkaku dum la filmado, sed ilin ĝisfunde ekskludis la trupo.  Neniu povis spekti, kion filmis la trupo.

La aŭtentikajn sistemojn ligis Tôkyô kaj Shimane

La gubernia oficejo de Tôkyô kaj Shimane ĉiuj aŭtentikigis propre al la lokajn produktantoj, kiuj faras siajn manĝaĵojn kun sekuraj procezoj kaj alta kvalito.

Sed la gubernioj konkludis interkonsenton por aŭtentikigi la tiajn produktantojn.  La produktantoj jam aŭtentikaj en Shimane povos pli akiri la aŭtentikigan atestilon de ankaŭ Tôkyô per facila procedo laŭ la interkonsento.

Adiaŭ, la analoga elsendo!

Hodiaŭ tagmeze finiĝis la analoga elsendo de televido en Japanujo krom 3 gubernioj por transiri al tute cifera elsendado.
Oni prokrastis la transiron pri 3 gubernioj Iwate, Miyagi, Fukushima, kiuj suferis perdojn grave pro la tertremo.  Baldaŭ noktomeze analoga TV-elsendo en Japanujo kurtenis la historion de ĉirkaŭ 60 jaroj.

Venis la fino de pluva sezono

La japana subministrejo pri metrologio JMA raportis, ke finiĝis pluva sezono ĉe la regionoj Chûgoku, Shikoku, Tôkai kaj Kinki.

Jam regas arda varmego kaj humida aero.

Italujo adiaŭis al atomo-centralo

Italoj referendume decidis tute ĉesigi atomo-centralon.  Ilin influis la nuna akcidento de Atomo-centralo Fukushima Daiichi en Japanujo.

 

Yamagata-rizon plantos Shimane-agrikulturistoj

Mizoguchi Zembei la estro de Gubernio Shimane procedis pri la plantado de la novan rizon ‘Tsuyahime’ breditan en Gubernio Yamagata, responde al la peto de la agrikultura organizo JA-Shimane-Chûôkai.

En la proksimaj jaroj, severaj someroj difektis kvalite kaj kvante la kurantan rizon ‘Koshihikari’ ĉe rizo-kampoj en Shimane.  Oni timas, ke tion kaŭzis la tergloba varmigo pro forcejo-efikaj gasoj.  La agrikulturaj koncernatoj decidis elekti la novan specion por travivi kontraŭ tiajn somerojn.

La mondon kovras radioaktivaj substancoj

Iomete da radioaktivajn substancojn trovis la gubernia instituto pri publika sano kaj medio-scienco “HoKanKen” ( Shimane Prefectual Institute of Public Health and Environment Science ) en Nishihamasadachô, Urbo Matsue, Gubernio Shimane.

Oni detektis radioaktivan jodon-131 en la polvoj de la aero kaj duŝitaj pluvoj de la 23-a ĝis 24-a de marto.  Ili aperis disde Atomo-centralo Fukushima #1, ĉirkaŭirinte la Teron, orienten kaj orienten, fine revenis al Japanujo.

La detektiloj indikis la kvantojn de jodo: 0.96 Mega Bq/km2 en pluvoj, 0.00013 Bq/m3 en polvoj.  ( Kiam okazis la Chernobyl-akcidento, tiuj indikis ĉ. 1000 Mega Bq/km2-ojn da jodo; tiam raportis HoKanKen )

Okazis Sismo Orienta-Japanujo

Je ĉ. 14:46 okazis la tertremo Sismo Orienta-Japanujo, kiu markis la magnitudon 9.0 la plej gravan ĉe la observado en Japanujo.  Perdojn suferis Regionoj Tôhoku kaj Kantô.
Regionon Tôhoku severe atakis Tsunami-maskaretoj kaŭzitaj de la tertremo.

La 1-an rangon gajnis la lunĉo de Gubernio Shimane

La 1-an rangon gajnis la pakita lunĉo “ShimaneGyû-miso-tama-don ( kuirita rizo surmetita bovaĵon hejtitan Miso-paste kaj duonboligitan ovon, ĉiuj materialoj estis produktita en Gubernio Shimane )” de la lunĉo-kuiristoj Ichimonjiya per tio, ke  la lunĉon elektis balote la vizitantoj plej multaj de la foiro pri pakitaj lunĉoj venditaj en fervoja stacio “Zenkoku Yûmei Ekiben Taikai”, kiu okazis en Magazeno Keiô ( Shinjuku, Tokio ), la 13-an ĝis 19-an de januaro. 

Ĝi aperis en ankaŭ la foiro “Zenkoku Yûmei Ekiben To Umaimon Matsuri”, Magazeno Hanshin Umeda-Honten la ĉefa, Gubernio Ôsaka, la 26-an de januaro ĝis la 1-an februaro. 

Kutime oni povas aĉeti la pakitan lunĉon en Fervoja Stacio Matsue ( JR-West ).

BBC fortranĉos 5 lingvojn

La 26-a de januaro, la brita publika elsendo-stacio BBC decidis fini la 5 lingvojn da elsendo-servoj. 

Nuntempe BBC elsendas la programojn en 32 lingvoj por alilandoj, sed baldaŭ en 27 lingvoj.  Brita registaro reduktis la subvencion por BBC pro financaj malfacilaĵoj, do BBC ĉesigos la servojn de 5 lingvoj.  650 homoj estos maldungitaj.

La premion akiris la nova speco de la Petunia

La hortikulturan premion Japan Flower Selections “Flower of the Year 2010” akiris la solanaco-planto Petunia × hybrida ‘Madonna-no-hôseki ( gemo de Madonna )’ bredita de la hortikultura korporacio Muraoka Organic en Urbeto Hokuei, Tôhaku-Gun, Gubernio Tottori. 

Oni pritaksis, ke ĝi grande kreskas kun 25 000 florojn kaj fieras la facilecon de ĝia flegado.

Jen aperis librovendejo la plej granda

Jen inaŭguris la librovendejo Maruzen & Junkudô kun la plej granda skalo en Japanujo, staris en la areo Chayamachi, Kvartalo Kita-ku, Gubernio Ôsaka. 

Ĝi havas 6 800 kvadratajn metrojn da la tereno, 2 000 000 da libroj.