Subite venis la filmo “Rurouni Kenshin” al Tottori

En la 7-a septembro: subite aperis la kinematografa trupo de la filmo “Rurouni Kenshin ( Kenshin, Wandering Samurai )” versio Live-action en la eŭropa vilao Jimpûkaku en Gubernio Tottori.

Originale la “Rurouni Kenshin”-on karikaturis Watsuski Nobuhiro, bildigis en 1994 ĝis 1999 sur karikaturo-magazino.  Warner Japan planis prezenti la filmon el Live-action en 2012 somero, sed la detalojn ne publikis.

La vilao Jimpûkaku estas blanka domego kun la stilo franca renesanco, sidas en Higashi-machi, Urbo Tottori, konstruita en 1907, kiel la pensiono, kiam Imperiestro Taishô vojaĝis tra Regiono SanIn.

Multaj spektantoj venis al Jimpûkaku dum la filmado, sed ilin ĝisfunde ekskludis la trupo.  Neniu povis spekti, kion filmis la trupo.

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.