John Christopher Wells: “English Esperanto English Dictionary”

English Esperanto English Dictionary

著者:John Christopher Wells

発行:Mondial

初版:1969年 第2版:201034

 

Antaŭparolo

Estas por mi granda plezuro prezenti novan plene reviziitan kaj reverkitan eldonon de ĉi tiu dudirekta vortaro  angla-Esperanta-angla. 

  Pasis jam pli ol kvardek jaroj post la unua eldono en la serio Teach Yourself.  Dum tiu tempo diversmaniere ŝanĝiĝis kaj la angla lingvo kaj Esperanto.  La nuna nova eldono laŭeble spegulas tiun duflankan evoluon same per la aldono de novaj kapvortoj kiel ankaŭ per multaj aliaj ŝanĝoj kaj plibonigoj. 

  Antaŭ kvardek jaroj la komputiloj estis ankoraŭ en sia infanaĝo.  Ne ekzistas la Interreto.  Ankoraŭ ne aperis Plena Ilustrita Vortaro, ankoraŭ ne aperis Longman Dictionary of Contemporary English kaj aliaj modernaj tekstar-bazitaj vortaroj de la angla.  Esperanto estas funkcianta lingvo, ne teoria projekto: do prave oni atentas al la uzado, same skribita kiel parolata.  Krom neformale observi la uzatan lingvon tra la mondo, mi povis ĉerpi el la kvinmilionvorta tekstaro de skribita Esperanto registrita ĉe tekstaro.com, dum Guglo kaj Vikipedio liveras eĉ pli vastan gamon da praktikita da uzado ( kvankam oni devas konsulti ilin kun kritika atentemo ). 

  Mi kaptis la okazon por pli bone provizi por la usona kaj internacia angla lingvo.  Tiucele mi aldonis tiajn novajn kapvortojn kiel cilantro, maven, mononucleosis kaj zucchini.  Krome mi almetis usonajn signifojn de vortoj jam troviĝantaj en la vortaro, ekzemple muffler paralele kun la brita silencer ( dampilo de aŭtoellaso ). 

  Sole sub la litero S estas aldonitaj pli ol cent novaj Esperantaj radikoj, ampleksantaj de skan/i, skip/o kaj spam/o ĝis same/o, Samo/o, saud/a, Seŝel/oj, Siĉuan/o, sik/o kaj svazi/o.  En la ĉ. tricent novaj anglaj vortoj sub S troviĝas interalie scallion, scam, schlep, scrapheap, scrawny kaj spreadsheet

  En la angla oni uzas nun multe malpli da ligstreketoj ol antaŭ kvardek jaroj.  Hodiaŭ ordinare ni skribas kunmetaĵojn aŭ seninterrompe aŭ kiel du vortojn.  Anstataŭ la air-lock kaj air-mail de la unua eldono oni skribas nun airlock kaj airmail; anstataŭ air-raid ni skribas nun air raid.  Oni povas nun presi vortojn antaŭe nepreseblajn: mi povis do retiri tiajn latinajn esprimojn kiel membrum virile kaj uzi anstataŭe ordinarajn anglajn vortojn, interalie senpudorajn. 

  La formo kaj stilo de la vortaro restas senŝanĝe: ĝi estas ankoraŭ kompakta.  Tio signifas, ke ĝi supozas ĉe la uzanto sufiĉan scion de ambaŭ lingvoj por krei mem surbaze de bazaj vortoj la derivitajn kaj fleksiajn formojn.  Laŭeble ĉiu artikoleto estas unuvorta traduko.  Plursignifaj vortoj estas traktataj tute resume, kaj troviĝas tre limigita kvanto da prefiksitaj, sufiksitaj kaj kumetitaj vortoj. 

  Gravan sentoŝanĝon inter Esperanto-parolantoj en la lastaj jaroj inspiris la verko de Claude Piron, La Bona Lingvo.  Oni pli forte sentas la dezirindecon ekspluati la latentajn kapvortojn de la ekzistanta radikprovizo de la lingvo, prefere ol krei novan vortmaterialoj el la franca aŭ aliaj eŭropaj lingvoj.  Tiu dilemo ekzistas en Espernato jam de la plej fruaj tagoj.  Ĉu sufiĉis diri malsanulejo, aŭ oni bezonis unuradikan neologismon hospitalo?  Ĉu ni parolu pri la dekdufingra intesto ( kiel oni nomas ĝin en multaj lingvoj, sed ne en la angla ), aŭ ĉu ni bezonas duodeno?  Ĉu diri stelfigurokonstelacio?  ( Nek duoden/ nek konstelaci/ apartenas al la oficiala radikaro aprobita de la Akademio de Esperanto. )  En la angla-Esperanta parto mi decidis ĉe diversaj tiaj punktoj ankoraŭ ne stabilaj doni ambaŭ eblecojn, por ke uzanto elektu mem inter ili.  Ĉe aliaj, mi donis nur mian propran rekomendon.  En la Esperanta-angla parto mu pli libere allasis radikojn kiujn Piron ( kaj eble ankaŭ mi ) opinius evitindaj.  Kelkajn mi markis per la signo ( ‘evitinda’ ), al aliaj mi aldonis alternativajn formojn en rektaj krampoj. 

  Por la formo kaj signifo de Esperantaj radikoj mi ordinare sekvas la normdonan verkon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 ( Parizo: SAT ).  Tamen ne konvinkis min la decido de PIV ŝanĝi diversajn establitajn biologiajn terminojn por akordiĝi kun la scienclatina nomaro.  Ekzemple, mi konservas la Fundamentajn alcion/o kaj cipres/o, rezistante la novajn alced/o kaj kupres/oCerb/o restu cerb/o, ne cerebr/o

  Troviĝas ĉ. 10 150 Esperantaj radikoj en ĉi tiu vortaro, kompare kun la tro pufaj 16 780 ( inter kiuj multaj ne uzataj en la praktiko ) kiuj troviĝas en PIV.  Multaj estas terminoj el diversaj apartaj fakoj; por ĉiutagaj bezonoj sufiĉas tri-kvar mil radikoj.  Mi tamen enprenis ĉ. 150 radikojn ne listigitajn en PIV: preskaŭ ĉiuj el ili estas uzataj en Vikipedio aŭ en aliaj dokumentoj de la Interreto.  Enestas proksimume 22 mil anglaj kapvortoj. 

Por la nomoj de britaj birdoj mi akceptis la rekomendojn de Pilger en Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj.  Mi volas mencii ankaŭ kiel tre utila ( pri diversaj aferoj ) mi trovis la Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause.  Kompreneble mi utiligis ankaŭ multajn aliajn Esperanto-vortarojn, interalie la retealireblajn ( ReVo, Komputeko, Sonja’s ).  Dum dek du monatoj mi aperigis blogon, vortaro-blogo, en kiu mi diskutis demandojn kiujn leviĝis dum la reviziado de la vortaro: koran dankon al la multaj, kiuj lasis tie komentojn. 

  Inter la geografiaj nomoj en la vortaro troviĝas ĉiuj nomoj de sendependaj ŝtatoj kaj modesta listo da aliaj nomoj.  Ili konformas al la Listo de Rekomendataj Landnomoj aprobita de la Akademio de Esperanto en la jaro 2009.  La landnomoj de Esperanto dividiĝas en du grupojn: iuj estas simplaj radikoj, ekz-e Aŭstralio kaj Usono, dum aliaj konsistas el nomo de gento aŭ popolo plus sufikso, ekz-e Anglujo, Hispanujo, Italujo.  Por tiu sufikso mi retenas la klasikan ujo; tiuj, kiuj preferas io ( do ekz-e Anglio ) anstataŭe uzu ĝin. 

John Wells

Londono, novembro 2009

 

 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.