Anna Löwenstein: “Rusoj loĝas en Rusujo”

Rusoj loĝas en Rusujo    landonomoj en Esperanto

編者:Anna Löwenstein

発行:Federazione Esperantista Italiana

初版:2007年6月

Antaŭparolo

Estas malfacile helpi Zamenhof-on. 

Renato Corsetti 

La longa historio de Esperanto montras, ke estas ekstreme facile malfaciligi Esperanton kaj ege malfacile plibonigi ĝin. 

  La temo de ĉi tiu libro estas ekzemplo, unu el la grandaj ekzemploj, pri tio. Zamenhof kreis sistemon de land-nomoj ne perfektan sed uzeblan, kaj certe la plej bonan, kiun li povis elpensi en sia tempo.  Bedaŭrinde tuj je la apero de la lingvo oni provis ne uzi ĝin laŭ la plej bona maniero ebla, sed ŝanĝi ĝin laŭ la ideologiaj kaj aliaj preferoj de la ŝanĝanto: ŝtatoj ne ekzistu, do ni certe forigu la finaĵon -ujo; la sono uj ne estas eltenebla por francoj; ne ekzistas belgoj sed nur flandroj kaj valonoj; Aristotelo parolis pri la lando Egipto kaj ne pri Egiptujo; ktp. 

  Aliflanke neniu provis simpligi la kelkajn verajn malfacilaĵojn: la paron Skotlando/Nederlando, ks.  Neniu demandis sin kiel plej klare prezenti la sistemon al ĉinoj, japanoj kaj al parolantoj de aliaj ne-eŭropaj lingvoj, kiuj solvas ĉi tiun problemon en maniero tre pli simpla kaj logika. 

  La samo okazis en pluraj aliaj kampoj de la lingvo. Pensu nur pri la troigita demando pri ata/ita, per kiu oni penis montri sian klerecon pli ol teni la sistemon uzebla por “normalaj” homoj. 

Pensu pri la vort-trezoro, en kiu al neanalizeblaj vortoj aldoniĝas neanalizeblaj finaĵoj, malgraŭ tio, kion Zamenhof tre klare skribis: “Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn…” [1]  Se vi volas pli malgrandajn ekzemplojn, pensu pri la nealdono de la demanda vorto ĉu komence de frazoj.  Oni ne faras tion en kelkaj eŭropaj lingvoj, do, kial fari tion en Esperanto?  Kaj kio pri la japanoj, kiuj ne konas la eŭropan demandan fraz-melodion?  Ili iru al la infero ( tion ne diras, sed pensas la uzantoj de tiu ellaso )!  Pensu pri la ĉarma escepto dank’ al, kiun oni provas defendi per sia vivo, ĉar ĝi estas tiel potence pruva pri tio, ke Esperanto vivas kaj kapablas produkti esceptojn kiel veraj naciaj lingvoj. 

  Miaflanke mi opinias, ke la plej bona decido farita dum la tuta historio de Esperanto estis la akcepto de netuŝebla Fundamento, kio malebligis ( aŭ almenaŭ malpliigis ) senkonkludajn lingvajn debatojn, kaj permesis al ĉiuj fosi sian sulkon.  Sen tio la historio de Esperanto ne estus estinta malsimila ol la historio de aliaj planlingvoj, kiuj neniam transformiĝis al vere parolataj lingvoj. 

  Ni povus debati tra la tuta eterneco, sed vi ne konvinkus min ke la radiko libr- estas pli bela ol la radiko kitab-, nek mi konvinkus vin, ke la radiko kurt- estas duoblaĵo por mallong-

Kaj cetere niaj solvoj, kiel montras ĉi tiu libro pri unu el la demandoj, ne estus pli bonaj ol tiuj de Zamenhof. Li havis senton kaj intuicion, kiujn multaj el ni tute ne havas. 

  Aliflanke nun multaj opinias, ke la situacio de Esperanto estas tute alia ol la situacio en la jaro 1905-a, kiam oni bezonis la Fundamenton. Nun, oni argumentas, Esperanto jam venkis.  Ĝi estas lingvo parolata de granda komunumo; tial estas nature ke ĝi evoluigu siajn apartajn formojn kaj iĝu tiom malregula kiom la parolanta komunumo postulas.  Nia rolo estas nur registri tiujn formojn. 

  Ni povas nomi tiujn esperantistojn “jam-venkistoj” laŭ la konata vorto “fin-venkistoj”.  Finvenkistoj estas la homoj, kiuj ne povos ripozi ĝis Esperanto estos ĉies dua lingvo, instruata en la elementaj lernejoj de Tajlando kaj de Belgujo.  Jamvenkistoj estas la homoj, kiuj diras, ke Esperanto jam venkis, kaj ke sekve ni ne bezonas fari ion, por ke ĝi disvastiĝu.  Ni lasu tion al la ridindaj finvenkistaj zelotoj.  Ni ĝuu ĝin kaj klopodu helpi Zamenhof-on, igante la lingvon pli lingveca laŭ la ekzemplo de niaj ( eŭropaj ) lingvoj, certe ne de la ĉina.  Se tio igas ĝin malpli regula, tio ne estas nia zorgo.  Finfine ne estas ni, kiuj renkontas la neesperantistojn kaj provas instrui ĝin al ili. 

  Mi kredas, ke la jamvenkistoj devus fari de tempo al tempo ion humilan.  Ili rezignu pri siaj esperantologiaj konferencoj, kies celo estas montri, ke en Esperanto oni povas uzi grekajn vortojn same bone kiel en la franca; kaj ili iru instrui Esperanton al veraj

komencantoj ie ajn en la mondo, prefere ekster Eŭropo.  Tiam ili provu respondi la demandon, kial skotoj loĝas en Skotlando sed nederoj ne loĝas en Nederlando.  Mi volas nur diri, ke de la lernantoj venas la postulo pri simpleco kaj kohereco en la kadro

de la lingvo.  Nia tasko, la tasko de la spertuloj pri la lingvo, estas respondi tiujn petojn; ni ne faru ion, kio igas la lingvon pli malfacila kaj pli malregula por, ekzemple, indonezianoj, simple por igi ĝin surface pli simila al la angla aŭ al la latinidaj lingvoj. 

Mi mem opinias, ke Esperanto estas ankoraŭ tre malproksima de sia celo: ĝenerala uzo en la mondo kiel justa dua lingvo.  Tial nia tasko estas teni ĝin lerninda.  La kialoj por lerni Esperanton kaj ne unu el la grandaj naciaj lingvoj estas ĝia justeco, ĝia idea valoro, kaj samtempe ĝia facileco. 

  Kalman Kalocsay en sia poemo En amara horo diras:

     Ho, jen vi, Esperanto!  Ne glora kaj fiera,

     Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,

     Svenema kaj senhelpa kaj – eble – senespera,

     Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.  [2]

 

  Io ajn farata por malfaciligi la vojon de la eble senespera Esperanto, estas io ne aprobinda, por diri la aferon milde.  Tion, laŭ mi, provas fari tiuj, kiuj opinias ke Esperanto devas “riĉiĝi” je novaj formoj, kiujn ili mem kreas, tamen ne havante la intuicion de Zamenhof. 

  Tamen en la lastaj tempoj mi vidas ankaŭ signojn de reveno al la simpleco de la Fundamento ( ekzemple per la lastatempaj iniciatoj reeldoni la Fundamenton rete kaj prese ).  La kvanto da kontribuintoj al ĉi tiu libro montras, ke malgraŭ ĉio multaj esperantistoj eliras el la ebriiĝa fazo, kiu regis en la antaŭa periodo. 

  Sukceson al ĉi tiu libro, kiu celas paroli al la menso de esperantistoj! 

 

[1] El Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 12a eldono.  Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1929, p. 248. 

[2] La poemo estas reproduktita en la libreto El streĉita kordo, eldonita de Hungara Esperanto-Asocio. 

 

Mia komento:

Ekzemple la radiko “ital-”;

Iuj “i-emuloj” rapidemaj devigas rezulte nin pene lerni ambaŭ vortojn “Italujo” kaj “Italio”, kaj konfuzas nin kompreni la vorto-radikon. 

Se uzi “Italio”-n, tio baziĝas sur abolicii la vortojn “italo” “itala” kaj aldoni “italia” “italiano”-n.  Ankaŭ similajn vortojn ni devus surmeti multajn.  Sed ĉu nin permesus esperanta lernebleco?!  Ni vole nevole devos uzi “Italujo”-n por eviti tian konfuzon pri la vorto-radiko, ankaŭ eĉ “i-emuloj”

 

Simpla principo de la derivaj metodoj pri gento ( loĝanto ) kaj lando ( teritorio ):

gento ( loĝanto ) => gento-ujo 

lando ( teritorio ) => lando-ano  ( Ofte aperas hazarde “-io”-vortoj, tamen “i” estas radikalo, kiu estas esenca parto de la radiko, ne sufikso!  Krom tio “Usono”, “Kanado”, “Kubo” … ) 

aŭ du facilaj reguloj:

Se la landonomo finiĝas per -ujo, forpreni uj

Se la landonomo ne finiĝas per -ujo, aldonu an

 

 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.