Grimpante tra Ôdaigahara

Mi ĝuis la aŭtunan pejzaĝon, grimpante tra Ôdaigahara en Vilaĝo Kamikitayama, Urbeto Yoshino-gun, Gubernio Nara.

Bedaŭrinde nuntempe la arbaro en Ôdaigahara marŝas pli malprospera, ĝi degeneras en ebenejon sen arboj.

Tie iam troviĝis densa arbaro sur la tero kovrita de muskoj.  Sed la arbaro suferis de Tajfuno Vera ( 1959 ) ktp, falis ĝiaj multaj arboj.  Do oni elportis la falitajn arbojn.  Tio kaŭzis, ke sekiĝis la tero, baldaŭ kadukis la muskoj.  Anstataŭe la teron kovris la Poaceae-plantoj Bambusoideae-subfamiliaj Sasa nipponica, tiuj malhelpis arbojn ĝermi kaj kreski.  Kaj sin plimultigis la cervoj Cervus nippon, kiuj ĉefe mordis la Sasa-genrojn, ili mordis ankaŭ aliajn plantojn surface de la tero.  La arbaro ruiniĝas grade.

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.