Plena nubo kurtenis la partan suno-eklipson

Hodiaŭ aperis plena suno-eklipso en Insuloj Tokara ( Insulo Akuseki-jima subite fariĝis fama ) kaj Insulo Yakushima de Gubernio Kagoshima, Distrikto Kyûshû; kio okazis ĉe Japanujo depost la 21a julio 1963, antaŭ 46 jaroj, en Hokkaidô. 

Sed hodiaŭ pluvis en Insuloj Tokara kaj Yakushima, oni malsukcesis observi la nunan eklipson. 

En Regiono SanIn, aperis la parta ( 80% ) eklipso je ĉirkaŭ 11:00 tra plena nubo sur la ĉielo.  Tuj post finiĝis la eklipso, la nubo rapidis pli densa kaj kaŝis la sunon. 

 

 

Pri la venontaj eklipsoj:

Post 3 jaroj, la 22a majo 2012, aperos parta / ringa suno-eklipso ĉe Japanujo. 

Post 26 jaroj, la 2a septembro 2035, ree aperos plena suno-eklipso ĉe Japanujo, kion oni vidos en Distriktoj Chûbu, Kantô. 

 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.