Parte ruiniĝis la digo Moriyama-Teibô en Lago Nakaumi

La guberniestroj kaj koncernatoj festis, ke la konstruado finiĝis fortranĉi parte la digon Moriyama-Teibô en Lago Nakaumi, kiu sin lokas inter Gubernioj Shimane kaj Tottori.

Jam japana registaro ĉesigis en 2002 la projekton sensaligi kaj dreni Lagojn Shinji-ko kaj Nakaumi saletajn por krei novajn agrikulturajn terenojn.  Pro tio, ke la projekto malpurigis lagan akvon kaj degeneris sencela preter la longaj jaroj.  Nuntempe daŭras vane la rearanĝa konstruado en la antaŭan staton.  ( Jam oni formetis la kluzon Nakaura-Suimon. )

Lago Nakaumi delonge haltigis sian fluon, tie fiŝoj preskaŭ formortis pro la projekto, sed ĝi ree akceptas la maran fluon post la nuna rearanĝa konstruado.  La loka popolo atendas la akvon fariĝi pura ree.

La projekto apenaŭ markis sian elirejon post la longaj disputoj kaj konfliktoj tra 400 jaroj, de kiam ankoraŭ vivas Tokugawa Ieyasu la Shôgun unua en Epoko Yedo.

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.