Inaŭguris 2 sistemoj en la justico

En 21a majo, nova ekfunkciis juĝejo-juĝanto-sistemo, plie prokurora-juĝantaro-sistemo reviziita.  Grave ŝanĝiĝis la justica mondo en Japanujo. 

 

Pri la akcidento de Viadukto Asagiri en Urbo Akashi, Gubernio Hyôgo, 21a julio 2001; la suferantoj kontestis per la loka prokurora-juĝantaro, ke la loka prokurorejo decidis ne akuzi tiamajn ĉefojn de la policanoj gardantaj kun misa antaŭrimedo. 

La prokurora-juĝantaro-sistemo komencis antaŭ pli ol 60 jaroj, tuj post la milito.  Ĝi juĝas, ĉu taŭga estas tio, ke prokurorejo ne akuzis la rilatan suspektaton en la kriminala kazo.  Ĝia membroj estas elektitaj lote kiel juĝantoj el la lokaj civiluloj.  Tra longaj jaroj, prokurorejo sola okupis la povon por akuzi suspektaton ĝis nun, sed de nun, ankaŭ civiluloj povas akuzi tiun ĉe la reviziita leĝo. 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.