La premion ricevis karikaturisto Mizuki Shigeru

La komikso “Opération Mort” karikaturita de Mizuki Shigeru ricevis la premion Essentiel Patrimoine ( “esenca heredaĵo” ) en la komikso-festo Festival International de la Bande Dessinée.

Mizuki Shigeru naskiĝis en Urbo Sakaiminato, Gubernio Tottori.

Lin varbis la Dua Mondmilito al Pacifika Fronto.  Li ofte suferis malpravajn perfortojn de oficiroj, kaj perdis sian sinistran manon sub aerobombado.  Li ĉiam vivis tra morta teruro.

Post la milito, li laboris kiel Kamishibai( “paper slideshow” )-pentristo, loĝante en Regiono Hanshin.  Sed Kamishibai ruiniĝis grade kun la tempo.  Senvole li transloĝiĝis al Tokio, kune ŝanĝis la laboron en karikaturiston.  Li estas aktiva karikaturisto la sola en Japanujo kune kun la sperto de milita servo.
Li jam unuafoje ricevis la premion Prix du Meilleur Album 2007 pri la komikso “NonNonBâ”.  Ree li ricevis la premion ĉe la festo.

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.