Novan titolon ricevis “strigo-stativo” por rizo-spikoj

La propra stativo Yozukuhade estis klasifikita kiel la nepalpebla folklora kultura posedaĵo: publikis ACA ( Subministrejo pri Kulturo ).

Yozukuhade estas ligna kvar-pieda stativo por sekigi rizo-spikojn.  Ĝia nomo montras la sencon de “strigo-stativo” devene de la formo.

Ĝin kutimas starigi la lokaj agrikulturistoj en nur sola la areo Nishida, Yunotsu-chô, Urbo Ôda, Gubernio Shimane.

Yozukuhade kvamkam jam ricevis la titolon de la palpebla folklora kultura posedaĵo en la jaro 2005, tamen en tiu ĉi fojo, ĝia fabrika tekniko estis klasifikita kiel la nepalpebla.

 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.