Monto Nokogiriyama ( ĉe la monta supro )

    鋸山

        夏目漱石

 

鋸山如鋸碧崔嵬

上有伽藍倚曲隈

山僧日高猶未起

落葉不掃白雲堆

吾是北東帝京客

登臨此日懐往昔

咨嗟一千五百年

十二僧院空無迹

只有古仏坐磅磅

雨蝕苔蒸閲桑滄

似嗤浮世栄枯事

冷眼下瞰太平洋

 

     Monto Nokogiriyama

               Natsume Sôseki

Monto Nokogiriyama estas verde krude kruta, kiel segilo laŭ sia nomo.  

Iu templo kuŝas apud sinua vojo sur la monto.  

La suno jam leviĝis alte en la ĉielo, sed pastroj neniel vekiĝos en la templo.  

Neniu balaos velkajn foliojn sur la tero, jen tavolas blankaj nuboj en la aero.  

Mi estas vojaĝanto el la norde transa metropolo.  

Grimpinte sur la monton, hodiaŭ mi imagas la paseon,

ĝeminde pri la pasintaj mil kvincent jaroj.  

Dekdu kartuzioj vane lasis nenian postsignon,

nur sidas abundo da ŝtonaj statuoj de Budho.  

Batite de pluvoj, kovrite de muskoj, ili rigardas la socion ripeti peripetiojn.  

Kvazaŭ la statuoj plu ridus al laika mondo,

tiel ili ankoraŭ vidas malsupren al Pacifiko.  

 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.