Monto Nokogiriyama ( survoje al la monta supro )

    鋸山

正岡子規

独踞岩窟望塵寰

浩浩胸懐身覚閑

撩乱桜花粘仏頂

氤氳雲気撲人顔

山中寒燠関心外

世上陰晴反掌間

下瞰海門風浪悪

捲烟蕃船入京湾

来上房州第一峰

岡巒環拱碧千重

長空連海看孤鶻

金石成山無老松

雨蝕仏衣苔迹密

花蔵仙洞露痕濃

倏然雲起腥風気

何処陰崖有臥竜

     Monto Nokogiriyama

               Masaoka Shiki

 

Mi sola kaŭras en groto, vidante al laika sfero. 

Mi sentas vasta en mia koro, kvieta en mia korpo. 

Pluvo de ĉerizaj floroj falas sur la kapo de ŝtonaj Budhoj. 

Nubo da nebulo elspiras min, kvazaŭ karesus mian vizaĝon. 

Ĉia ajn klimato en la monto vadas ekster mia koro. 

Ĉia ajn vetero en la mondo pasas preter miaj manoj. 

 

Rigardante al la mara kanalo;

Ventoj kaj ondoj fariĝas pli malserenaj.

Fumante el sia fumtubo, alilanda ŝipo eniras al Golfo Tokio. 

 

Supren grimpinte sur monton la plej admirindan en Provinco Awa;

La apuda montaro ĉirkaŭprenas mil mejlojn da verdo. 

Falko sola flugas tie, kie granda ĉielo tuŝas la maran horizonton. 

Malmolaj ŝtonoj elfaris la monton sen eĉ malnova pino. 

 

Ŝtonaj Budhoj portas muskon sur sia korpo, ĉar pluvo penetris tra ilia vesto. 

Floraj petaloj tegis la sanktan groton, tie roso lasis dense sian postsignon. 

Subite nubo naskiĝas, vento odoras je sango. 

Ŝajnas, ke drako ie kaŝiĝas en la monta kavo. 

 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.