Monto Nokogiriyama ( supren la monton rigardante sur la tero )

    鋸山

        夏目漱石

君不見鋸山全身石稜稜

古松為髪髪鬅鬙

横断房総三十里

海涛洗麓声渤漰

別有人造圧天造

劈巌鑿石作隧道

窟老苔厚竜気腥

蒼崖水滴多行潦

洞中遥望洞外山

洞外又見洞中湾

出洞入洞幾曲折

洞洞相望似連環

連環断処岸嶄窄

還喜奇勝天外落

頭上之石脚底涛

石圧頭兮涛濯脚

     Monto Nokogiriyama

                   Natsume Sôseki

Vi rigardu Monton Nokogiriyama tute rokeca. 

Maljunaj pinoj kreskas densege kiel hararo. 

Mi transiris tridek mejlon en Regiono Bôsô. 

Ondoj lavas la bordon tondrege. 

Dume jen artefaroj regas la naturon. 

Oni iam konstruis la tunelojn, fosante rokojn, borante ŝtonegojn. 

Kiel faŭkoj de drako, tiuj estas malfreŝaj, musko-kovritaj, kaj sango-odoraj. 

Interne de la faŭkoj kun verdaj muroj, gutantaj akvoj faris multajn flakojn. 

Vade en unu faŭko, mi vidis foren al monto ekster la faŭko,

veninte el la faŭko, mi vidis ree al maro en la venonta faŭko. 

Mi ripetis transiri en kaj el la faŭkoj sur la serpenta vojo. 

La faŭkoj mienas kiel ligitaj ĉeneroj,

kuŝas krutaj bordoj sub miaj paŝoj, ĉe la rompitaj ĉeneroj. 

Mi ree ĝojis mire la pitoreskajn pejzaĝojn. 

Jen rokoj super mia kapo, ondoj sub miaj piedoj,

kvazaŭ rokoj subpremus mian kapon, ondoj lavus miajn piedojn. 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.