Aperis la elektra triciklo Velotaxi

En 21a septembro, la areo Arĝento-Minejo Iwami, Urbo Ôda, inaŭguris nova trafikilo: elektra triciklo Velotaxi ( pedicab ). 

La lokajn loĝantojn embarasis multaj aŭtobusoj Diesel-motoraj kun brua sono kaj ellasita gaso, post kiam subite multiĝis turistoj, pro ke la areo estis klasifikita kiel Monda Heredaĵo en 2007. 

La municipo Urbo Ôda decidis malpermesi aŭtobusojn, kaj taskis piediri ĉiujn turistojn.  Kvankam ĝojis la lokaj loĝantoj, tamen la kelkaj el turistoj precipe maljunuloj kaj handikapuloj senvole forĵetis sian turismon kaj vane revenis hejmen.  Sed la municipo ne ŝanĝis la decidon, konsiderante pli grava la lokan medion. 

Sub la cirkonstanco, la loka kompanio komencis la projekton por utiligi Velotaxi-on elpensitan en Germanujo. 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.