Aperis la kantistoj de “Ponyo”, sed malaperis kinejo

Al iu infanejo en Gubernio Shimane, la 14a julio, venis la kantistoj, kiuj kantas la
titola kanto de la filmo “Ponyo on the Cliff by the Sea” produktita de reĝisoro
Miyazaki Hayao.  Ili ĉirkaŭiras la tutan Japanujon por propagandi la filmon.  Nin
forte impresas la titola kanto, pro ke sonoras la voĉo de knabino Ôhashi Nozomi.  Sed antaŭ la infanoj, aperis 2 strangaj onkloj kun gitaro.  La infanoj restis foraminaj pro ia neatendita afero.
Unue iu instruisto de la infanejo montris televidan propagandan bildon, en kiu la 2 onkloj kantas kune kun Ôhashi Nozomi.  Ili estas la vira duopo-bando Fujioka
Fujimaki.  Poste la infanoj ĝojis kanti la titolan kanton kun ili.Post kelkaj  tagoj, televida novaĵo diris malbonan sciigon, ke la kinejo Digital Theatre Masuda Chûô malfermis en la 31 aŭgusto, ĉar spektantoj malmultiĝis.  Tio kaŭzas, ke Urbo Matsue sola havas  kinejojn en Gubernio Shimane.  Ni ne povas spekti la filmon en la proksima loko.
Ĉu kino finiĝis sian rolon?  Kiam reĝisoro Nishikori Yoshinari produktis la filmon “Un, nan?  The Legend of Orochi”, li diris al televida raportisto: “Mi zorgas ankaŭ detalajn punktojn pri mebloj kaj pejzaĝoj kaj pli aliaj, dorse de aktoroj.
Kvankam ni povas facile spekti filmojn per DVD-disko kun televido, sed televida ekrano ofte blindigas nebule tiajn detalojn pro sia fajneco aŭ sia malgranda formato.  Mi rekomendas vin nepre ĝoju miajn filmojn per granda ekrano en kinejo!”  Sed ni rustikaj loĝantoj perdis la oportunon.

 PonyoDiskoReverso

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.