Alilanda lukano estis trovita en arbaro

Alilanda lukano estis trovita en arbaro

En la loka arbaro de Asayama-chô, Urbo Ôda, Gubernio Shimane, unu strangan lukanon kaptis iu mezlernejo-studento, kiu estas insekto-manio, en la fino de julio.  Li tuj trovis ĝin ne ordinara, sciigis pri tio al la loka naturo-muzeo Sahimel ( Shimane Nature Museum of Mt. Sambe ). 

La esploristoj identigis la lukanon Dorcus titanus typhon, kiu kutimas vivi en Insulo Luzon, Filipinoj: Sahimel publikis en la 21a aŭgusto.  La ĉef-esploristo diris, “Mi ŝokiĝas, ĉar ĝi povas tuŝi la enlandajn specojn.” 

En la proksimaj jaroj, ni povas facile aĉeti diversajn alilandajn insektojn en DIY-butiko ktp.  Iuj malmoralaj forlasis tiajn insektojn, ankaŭ aliajn animalojn.  Oni timas, ke detrui ekologian sistemon en Japanujo pro alilandaj vivaĵoj, kiuj kaŭzos furiozi ne-ankoraŭ-ekzistaj malsanoj, aŭ forpeli la enlandajn proprajn specojn.  Gubernio Shimane avertas nin: ne forlasu animalojn, tenu ilin ĝis ilia morto. 

広告
Both comments and trackbacks are currently closed.