日別アーカイブ: 2008/06/11

Tra la vojo de Iwami-Ginzan ( Argenti Fodina Hivami )

Mi vizitis per iu piedira klubo la turisman lokon: “Iwami-Ginzan” ( Arĝento-Minejo Iwami ), Monda Heredaĵo klasifikita en 2007.  Kaj mi paŝis kun la kolegoj tra Kurso Tomogaura, unu el la vojoj de Arĝento-Minejo Iwami. 

 

Sur la vojo, abundaj arboj okupis la aeron, velkaj folioj kovris la teronSed la vojo ne estas rafinita por turismo.  Ĝi kondukas parte tra pavimitaj pasejoj, ankaŭ en la terenon de loĝataj domoj.  Tio signifas, ke oni iam forgesis ĝian ekziston.  Mi povis ekkoni pri la vojo kun la longa historio. 

 

Apud la fina punkto de la vojo: Strando Kotogahama ĉirkaŭ la areo Tomogaura, kie situas unu scenejo el la filmo “Sands’ Chronicle”, mi tie ĝojis mane agrablan tuŝon de la fajnaj sableroj, piede strangajn sonojn el la fajfaj sableroj. 

F2008_0608_093928a